Matt GL

(Alidirektita el Auen (Matt))
Matt
Blazono de Matt
Akvarelo Sernfvalo de Hans C. Escher von der Linth
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Glaruso
Komunumo(j) Glaruso Sudo
Koordinatoj  46° 57′ 51″ N 9° 10′ 16″ O / 46.96417 °N, 9.17111 °O / 46.96417; 9.17111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 377
Areo 41,27 km²
Alteco 831 m super marnivelo
Poŝtkodo 8766
Mapo de Matt
vdr

Pri la komunumo redakti

Matt estis ĝis la 31-a de decembro 2010 politika komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 377 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumo Matt estis integrita al la nova komunumo Glaruso Sudo.

Geografio redakti

Matt situas en la supra valo de la rivero Sernf, flanka rivero de Linth. Al la iama komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo mem la setlejoj Auen, Brumbach, Stalden kaj Weissenberge.

Najbaraj komunumoj ĝis la komunuma reformo redakti

La komunumo Matt limis en nordo al Engi, en nordoriento al Flums (SG), en oriento al Mels (SG), en sudo al Elm, kaj en okcidento al Schwanden.

Trafiko redakti

Ĝis en la jaro 1969 inter Schwanden kaj Elm ekzistis la tiel nomita Sernfvalo-Fervojo, kiu tiam estis anstataŭigita per aŭtobuslinio. Per tiu buslinio Matt estas hodiaŭ konektita al la publika transportreto. De Matt aertelfero kondukas al la tutjare loĝata montara setlejo Weissenberge.

Monda naturheredaĵo redakti

Matt apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Matt datiĝas el la jaro 1273 kiel Mattun.[1]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumoj Betschwanden, Braunwald, Elm, Engi, Haslen, Linthal, Luchsingen, Matt, Mitlödi, Rüti, Schwanden, Schwändi, kaj Sool estis surbaze de la glarusa komunumreformo kunigitaj al la nova komunumo Glaruso Sudo.

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Matt

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti