August POSSECKER (19-an de aprilo 1860 en Marbach; 19-an de novembro 1936 en Erfurto) estis germana kolektisto de fosilioj kaj dungito de la administrado municipa erfurta.

August Possecker
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1860 (1860-04-19)
en Marbach (Erfurto)
Morto 19-an de novembro 1936 (1936-11-19) (76-jaraĝa)
Okupo
Okupo paleontologo
vdr
Inter la granda gamo ekspozicia troviĝas teretaĝe en la erfurta naturhistoria muzeo ankaŭ aferoj de Possecker

Vivo redakti

Post falo de du filoj dum la Unua mondmilito Possecker piuliĝis kaj deĵoris longe ĉe la komunumoj de la aŭgustenana kaj lutera kirkoj de Erfurto. Li kolektis fosiliojn de triaso turingia kaj famiĝis antaŭ ĉio pro sia ampleksega kolekto de konko-kalkaĵoj.

Al la muzeoj de Stuttgart, Jena, Halle (Saale), Braunschweig, Aschersleben kaj Berlin li senkomisiite transdonis multajn aferojn. Kune kun Victor Julius Franz kaj Ernst Stolley li korespondis pri çeratitidae. Alwin Langenhan, Albert Reichardt, Siegfried Rein, la paleontologo Hans Werner Rothe, la geologo Martin Schmidt kaj Anton Schrammen desegnis fosiliojn el la possecker-aj kolektaro en verkoj siaj.

Parto de aferoj liaj troviĝas ankaŭ en la Naturhistoria Muzeo de Erfurto. Aliaj partoj (i.a. Ceratites luzifer Rothe 1955) kuŝas post akiradoj de la Hans-Werner-Rothe-kolekto en la kunmetitaĵaro de Otmar Kleindienst (1938–2015) en Ochsenfurt-Kleinochsenfurt.

Honoroj redakti

Hans Werner Rothe nomis por honoro de Possecker la objekton Ceratites posseckeri Rothe 1937.

Literaturo redakti

  • Albert Reichardt: Geologie der Umgebung Erfurts. Verlag der Keyser'schen Buchhandlung, Erfurt 1922
  • Siegfried Rein kaj Gerd-Rainer Riedel: Die Ceratitensammlung POSSECKER am Naturkundemuseum Erfurt. In: Veröffentlichungen Naturkundemuseum Erfurt, 4, Erfurt 1985, p. 83–88
  • Siegfried Rein: In memoriam August POSSECKER. In: Veröffentlichungen Naturkundemuseum Erfurt, Erfurt 1996, p. 8–14
  • Hans Werner Rothe: August Possecker und seine Ceratiten. In: Berichte der Westthüringer Heimatvereinigung, 5, Taf. I – III, Langensalza 1937, p. 7–20