August REINBRECHT (naskiĝinta la 11-an de septembro 1882 en Borxleben, mortinta la 27-a de marto 1929 en Sondershausen) estis germana juristo kaj politikisto kiel ankaŭ reprezentanto oficiala de la Duklando Schwarzburg-Sondershausen.

August Reinbrecht
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1882 (1882-09-11)
en Borxleben
Morto 27-an de marto 1929 (1929-03-27) (46-jaraĝa)
en Sondershausen
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo juristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Reinbrecht studis jursciencon inter 1902 kaj 1906 en Lepsiko, Gießen kaj Jena. Sian staĝon devigan li trapasis inter 1906 kaj 1907 ĉe la tribunalo de unua instanco sur Kastelo Frankenhausen. Unue li estis komisiita landa konsilisto de la oficejo Königsee, poste - dum malfacilaj tempoj - registarkonsilisto en la oficejo pri nutrado de la Turingiaj ŝtatoj en Vajmaro, poste landa konsilisto de la oficejo landa de Frankenhausen kaj de la landa distrikto Sondershausen.

Kulture li estis ŝtata komisaro por la Loh-orkestro, la Landa teatro en Sondershausen, la Altlernejo pri muziko en Sondershausen kaj estro de la Princo-Guntero-fondaĵo.

Inter 1919 kaj 1922 dum la landa konsilanteco de la Frankenhausen-distriko li engaĝiĝis estrante la Guntero-fondaĵon pri la ŝvarcburga subreganteco Frankenhausen ege pri la fondo de muzeo por la urbo kaj la ŝvarcburgaj ĉirkaŭaĵoj en la supraj ĉambroj de Kastelo Frankenhausen. Dum la konsilanteco Reinbrecht eĉ loĝis intertempe kun la familianoj enkastele.

De 1922 ĝismorte li estis landa deputito de la nove fondita Distrikto Sondershausen (inkluzive de la malnova distrikto Frankenhausen).

Eksteraj ligiloj redakti