Azia-Oceania Kongreso de Esperanto

internacia Esperanto-kongreso
(Alidirektita el Azia Kongreso de Esperanto)

La Azia Kongreso de Esperanto (AKE, aŭ Azia Esperanto-Kongreso), laŭ decido de 2016 ekde 2019 nomata Azia-Oceania Kongreso de Esperanto (AOK, aŭ Azia-Oceania Kongreso), okazas fare de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM), ekde 2016 la Komisiono pri Azia-Oceania Esperanto-Movado (KAOEM) de UEA, ĉiun 3-an jaron ĝis 2008, kaj 2-an jaron por la jaro 2010, kaj denove ĉiun 3-an jaron ekde 2010. Ekde 2016 por la preparado instaliĝis Loka Kongresa Komitato (LKK). La 10-a kongreso okazas en Koreio en novembro 2022.

La ĝisnunaj kongresoj:

  1. 1-a, 21-a ĝis 25-a de aŭgusto 1996; Ŝanhajo, Ĉinio; 486 aliĝintoj el 16 landoj; kun la temo "Azio kaj la 21-a jarcento"
  2. 2-a, 22-a ĝis 25-a de aŭgusto 1999; Hanojo, Vjetnamio; 420 aliĝintoj el 16 landoj; kun la temo "Kunlaboro por Paco, Stabileco, kaj Disvolvigo"
  3. 3-a, 23-a ĝis 26-a de aŭgusto 2002; Seulo, Koreio; 552 aliĝintoj el 16 landoj; kun la temo "Interkompreniĝado inter kulturoj"
  4. 4-a, 25-a ĝis 29-a de aŭgusto 2005; Katmanduo, Nepalo; 173 aliĝintoj el 7 landoj (el ili pli ol 100 el Nepalo). La kongreso estis origine planita por la 4-a ĝis la 8-a de marto, sed prokrastita pro puĉo kaj la nestabila politika situacio en la lando. Antaŭaj ministroj kaj opoziciuloj estis malliberigitaj kaj sur la stratoj aperis multaj soldatoj. La kongreso fine okazis en aŭgusto. Kongresa temo: Mondpaco el monttegmento Himalajo!
  5. 5-a, 11-a ĝis 15-a de februaro 2008; Bengaluro, Barato; 254 aliĝintoj el 25 landoj; kun la temo "Esperanto en multlingva Azio". Ampleksaj informoj haveblas en du PDF-dokumentoj en la arkivigita eksa kongresa retejo.
  6. 6-a, 19-a ĝis 23-a de junio 2010; Ulanbatoro, Mongolio. 254 aliĝintoj el 33 landoj; kun la temo "Azia Harmoniiĝo per Esperanto".
  7. 7-a, 18-a ĝis 22-a de aprilo 2013; Jerusalemo, Israelo; informo akirebla ĉe LKK[1][2]. Kongresa temo: "Ekologio de paco - paca kunvivado de homo, medio kaj naturo".
  8. 8-a, 3-a ĝis 6-a de novembro 2016; Ĉjuanĝoŭ, Ĉinio[3]. Kongresa temo: Esperanto por azia kunlaboro en la reta epoko!
  9. 9-a, 25-a ĝis 28-a de aprilo 2019; Danango, Vjetnamio[4]. 281 aliĝintoj el 22 landoj; kun la temo "Esperanto kaj kultura diverseco de Azio kaj Oceanio"
  10. 10-a, 3-a ĝis 6-a de novembro 2022; Pusano (Busan), Koreio; Kongresa Temo: "Novan vojon por la Esperanto-Movado post Kronvirusa Krizo".

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti