Bádenas

municipo de Teruel

Bádenas [BAdenas] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordoriento de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha, lime kun la provinco Zaragozo.

Bádenas
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44491
Demografio
Loĝantaro 21  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 6′ N, 1° 7′ U (mapo)41.0919306-1.1218534Koordinatoj: 41° 6′ N, 1° 7′ U (mapo) [+]
Alto 998 m [+]
Areo 31,308361 km² ( 313 0.8 361 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bádenas (Provinco Teruelo)
Bádenas (Provinco Teruelo)
DEC
Bádenas
Bádenas
Situo de Bádenas
Bádenas (Hispanio)
Bádenas (Hispanio)
DEC
Bádenas
Bádenas
Situo de Bádenas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bádenas [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 113 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj inter Lanzuela kaj Santa Cruz de Nogueras. La urba kerno estas sur 998 msm, pro kio estas malvarma klimato.

Historio redakti

Estis setlejo de Bronzepoko aŭ frua Ferepoko.

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. En 1248 ĝi sendependiĝis disde Daroca.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Bádenas kie oni malaltiĝis el 450 en 1900 ĝis nunaj nur 18 loĝantoj.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la nova preĝejo, restaĵoj kaj turoj de iama preĝejo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti