Bálint Tárkány-Kovács
Dateno de la informkesto estas misa!
Bálint Tárkány-Kovács | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1979 (44-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | muzikisto ![]() |
Bálint Tárkány-Kovács [tArkAnj-kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tárkány-Kovács Bálint estas hungara zimbalonisto, orkestrestro, tekstopoeto, komponisto. Li ludas tradician hungaran muzikon, mondmuzikon kaj ĵazon ankaŭ.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f9/T%C3%A1rk%C3%A1ny_M%C5%B1vek_csoportk%C3%A9p.jpg/220px-T%C3%A1rk%C3%A1ny_M%C5%B1vek_csoportk%C3%A9p.jpg)
Biografio
redaktiBálint Tárkány-Kovács komencis lerni zimbalonon en la aĝo de sep. Li frekventis muzikan bazlernejon (1987 - 1995), poste muzikartan mezlernejon (1996 - 1998, lia instruisto estis Ágnes Szakály) en sia naskiĝurbo, fine li akiris bakalaŭran diplomon en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt en 2011. Lia majstro estis Kálmán Balogh (zimbalonisto). Post siaj studoj li aliĝis al pluraj orkestroj, eĉ li fondis propran orkestron en 2008. Li komponas kantojn kaj verkas kantotekstojn ankaŭ.
Elektitaj koncertoj
redakti- Izmir (1997)
- Melburno (2003)
- Budapeŝta Ŝtata Operejo (2008)
- orkesthalo de Muzikarta Universitato Ferenc Liszt (2011, por la diplomo)
- Palaco de Artoj (2012, 2019)
Elektitaj muziktekstoj
redakti- Csiririp
- Hess páva
- Úgy szeretlek