Béla Csernák

hungara reformita pastro, administrinto-episkopo

CSERNÁK Béla (ĉerma:k) estis hungara reformita pastro, administrinto-episkopo naskita en Hosszúhát la 25-an de decembro 1875 kaj mortinta en Oradea la 19-an de februaro 1967.

Béla Csernák
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1875 (1875-12-25)
en Hosszúhát
Morto 19-an de februaro 1967 (1967-02-19) (91-jaraĝa)
en Oradea
Ŝtataneco HungarioRumanio
Okupo
Okupo kalvinana pastro
vdr

Kariero redakti

Csernák finis teologion en 1897 en Debreceno kaj poste studis en jaroj 1899-1900 en Bazelo. Inter 1901-14 li estis pastro en Furta, inter 1914-18 en Berettyóújfalu, inter 1918-22 en Váradolaszi. En jaroj 1922-24 li estis dekano de la diocezo Bihor, de 1923 ĉefnotario de la eklezidistrikto de Királyhágó regio. En 1945 oni elektis lin episkopo, sed oni ne konfirmis tiun kaj tial li abdikis en 1947. En 1950 li pensiuliĝis. Li estis redaktoro de la gazeto Református Híradó (de 1921) kaj de la gazeto Református Árvaházi Képes Naptár (Reformita Orfeja Bildkalendaro) (1928-47).

Verkoj redakti

  • A speyeri protestáció (Nagykároly, 1929);
  • Az erdélyi és a királyhágómelléki református egyházkerületek együttmunkálkodása a történelem folyamán (Nagyvárad, 1929);
  • A református egyház Nagyváradon 1557-1660 (Nagyvárad, 1934);
  • Két nagyvárádi énekköltő lelkipásztor (Nagyvárad, 1943)

Fonto redakti