Béla Keglevich
Grafo Béla Keglevich [kegleviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keglevich Béla estis hungara magnato, parlamenta deputito. Lia nobela antaŭnomo estis buzini, lia patro estis Gábor Keglevich.
Béla Keglevich | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de marto 1833 en Buda |
Morto | 13-an de novembro 1896 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Nagykáta |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Gábor Keglevich |
Edz(in)o | Ilona Batthyány (en) (1860–1869) |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Béla Keglevich[1] naskiĝis la 10-an de marto 1833 en Buda, li mortis la 13-an de novembro 1896 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiBéla Keglevich lernis private en la familio, poste li studis en Reĝa Jura Akademio (Pozono) kaj liceo de Eger. En 1861 kaj inter 1865–1872 li estis parlamentano, kie li estis fidelulo de Kálmán Tisza. Baldaŭ li forlasis la politikon kaj li havis financan postenon en Parizo. Li ankaŭ amatore pentradis. En 1886 li hejmenvenis, ĉar li iĝis departementestro de Heves (historia departemento), poste li havis diversajn financajn postenojn. Li edziĝis en 1860.
Elektitaj kontribuoj
redakti- A szalonkaidényre vonatkozó jóslat (1862)
- A beteg parlament (1891)