LÁNDOR Béla estis hungara ĵurnalisto, historiisto naskita en Marosludas la 4-an de oktobro 1899 kaj mortinta en Budapeŝto la 8-an de majo 1973.

Béla Lándor
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1899 (1899-10-04)
en Luduș
Morto 8-an de majo 1973 (1973-05-08) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo historiistoĵurnalisto
vdr

Biografio redakti

Komence de 1919 Béla Lándor iĝis ano de la hungara komunista partio kaj dum la Hungara Konsilantara Respubliko li luktis en la Ruĝa Armeo. En 1920 li elmigris Vienon kaj laboris al hungarlingvaj komunistaj gazetoj, respektive li faris universitatajn studojn. En 1923 li laboris en sciencaj institutoj en Sovetunio. Li revenis Hungarujon, kie en 1928 oni arestis lin kaj an aŭtuno de 1929 oni kondamnis lin al malliberejo. Ekde 1934 li laboris en la Sovetunio ĉe la Komunista Internacio. Li verkis historiajn studojn. Post 1945 li estis kunlaboranto de libroeldonejo Szikra Könyvkiadó.

Verkoj redakti

  • Kötelező olvasmányok a „Magyar gazdaságtörténet”-hez (kunmetaĵo, Bp., 1951);
  • Marx jegyzetei a magyar történelemről (Bp., 1952).

Literaturo redakti

  • L. B. (Népszabadság, 1973. máj. 9.);
  • Tamás Aladár: 100% (Bp., 1977).