Béla Simon (remisto)

Béla Simon [ŝimon], laŭ hungarlingve kutima nomordo Simon Béla estas hungara remisto, olimpiano, mondĉampiono, komercisto.

Béla Simon (remisto)
Béla Simon (maldekstre)
Béla Simon (maldekstre)
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1988 (1988-08-04) (35-jaraĝa)
en Szolnok
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo remisto
vdr

Béla Simon naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1988 en Szolnok.

Biografio redakti

Béla Simon estis remisto en sia naskiĝurbo sur Tiso ĝis 2016, poste en la ĉefurbo sur Danubo. En junularaj internaciaj konkursoj li havis menciindajn rezultojn ekde 2005. Li estis hungara ĉampiono 23-foje inter 2006-2015 duope, kvarope aŭ okope, krome li estis ĉampiono en Universiado en 2015 duope. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2012 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2016 sen medalo, sed en mondĉampionumo li estis la unua en 2017. Lia ofta sportpartnero estas Adrián Juhász, sed samtempe ili havas komunan vendejon. Simon havas edzinon, kiu estas ankaŭ stiristo en boato.

Fontoj redakti

Referencoj redakti