Béla Vágó (politikisto)

Béla Vágó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Vágó Béla estis hungara politikisto, ĵurnalisto, komisaro. Lia origina familia nomo estis Weisz ĝis 1898.

Béla Vágó
Béla Vágó en 1919
Béla Vágó en 1919
Persona informo
Naskonomo Weisz Béla
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1881 (1881-08-09)
en Kecskemét
Morto 10-an de marto 1939 (1939-03-10) (57-jaraĝa)
en Sovetunio
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikisto
vdr

Béla Weisz [1] naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1881 en Kecskemét, li mortis la 10-an de marto 1939 en Sovetunio.

Biografio redakti

Béla Vágó devenis el juda familio. Li frekventis lernejon en sia naskiĝurbo, poste li studis en Reĝa Universitato de Budapeŝto, kie li estis forigita pro diversaj politikaj agadoj. Li jam aliĝis en 1900 al la socialdemokratoj, post 3 jaroj al la sindikato. Li ofte kontrubuis en Népszava. En 1911 li edziĝis. Dum la 1-a mondmilito li estis unu el la estroj de la kontraŭmilita movado. En 1918 li estis fondinta membro de la komunistoj. Dum la Hungara Sovetrespubliko unue li estis komisaro (komprenu fakta ministro pri internaj aferoj), poste li estris la armeon. Post falo de la komunista registaro li rifuĝis al Vieno, baldaŭ li iris al Berlino, fine pro la nazioj al Moskvo. Li estis ĉefredaktoro de hungarlingva gazeto. En 1939 li estis arestita pro falsaj akuzoj, poste li estis ekzekutita. En 1956 li estis rehabilitita.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • László Jenő és Korvin Ottó (1922)
  • A Vörös Ujság első számáról (1928)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti