Büdesheim (Bingen am Rhein)
Büdesheim (en loka dialekto Biddesshem) estas urboparto de Bingen am Rhein en la distrikto Mainz-Bingen kaj situas ĉe la rivero Nahe.
Büdesheim | ||||||
| ||||||
komunumoparto en Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||||
Komunumo | urbo Bingen am Rhein | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 06721 | |||||
Poŝtkodo | 55411 | |||||
Politiko | ||||||
Demografio | ||||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 57′ N, 7° 55′ O (mapo)49.9497222222227.9122222222222Koordinatoj: 49° 57′ N, 7° 55′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 93 m | |||||
Areo | 2 km² | |||||
Geografio
redaktiLa urboparto Büdesheim situas en la suda parto de Bingen, ĉe la monto Scharlachberg, parto de la monto Rochusberg. Antaŭ al enkomunumigado al Bingen ĝi portis la nomon „Büdesheim am Scharlachberg“.
Historio
redaktiTrovitaĵoj el la kelta kaj romia tempoj konfirmis, ke tiam jam loĝis homoj sur la hodiaŭa teritorio de Büdesheim, la nomparto -heim dokumentas, ke temas pri franka setlejo el la 5-a jarcento. En dokumento el la jaro 779 p.K. reĝo Karolo la Granda donacis al la Abatejo de Fulda plurajn vitkultivejojn en Büdesheim. En 843 p.K. en la Traktato de Verdun Ludoviko la Germano donacis krom Büdesheim ankaŭ Bingen per la Verona donaco. En 983 Büdesheim ricevis donace Bingen kaj la vilaĝojn ĉirkaŭajn.
Kulturo kaj vidindaĵoj
redakti- Evangelia preĝejo
- Katolika preĝejo St. Aureus kaj Justina
- Urbodomo de Büdesheim
- Naskiĝdomo de Stefan George
- "Domo de la 100 fenestroj"
- Vinarealoj de Büdesheim: Bubenstück, Osterberg, Scharlachberg, Schelmenstück, Schwarzenberg, Schlossberg Schwätzerchen
- Vininstrupado
- En la urboparto Büdesheim estas strato nomata "Esperantostraße".