Băbășești
vilaĝo en Rumanio
Băbășești [bǝbǝŝeŝtj] (hungare: Szamosberence) estas vilaĝo en Rumanio oriente de Satu Mare. Administre ĝi apartenas al la komunumo Medieșu Aurit.
Băbășești · Szamosberence | |||
---|---|---|---|
vilaĝo | |||
Administrado | |||
Lando | Rumanio | ||
Regiono | Transilvanio | ||
Distrikto | distrikto Satu Mare | ||
Komunumo | Medieșu Aurit | ||
Poŝtkodo | 447186 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 572 (2021) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 47′ N, 23° 6′ O (mapo)47.7759423.099214Koordinatoj: 47° 47′ N, 23° 6′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 131 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Băbășești situas sud-okcidente de Medieșu Aurit, aliflanke de la fervoja linio inter Satu Mare kaj Baia Mare.
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 692 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 estis 696 (rumanoj), kaj laŭ la stato de 2021 en la vilaĝo vivis 572 loĝantoj.
Historio redakti
Ĝia unua mencio skriba estas el 1399. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szatmár).
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapeŝto.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).