Băgău
vilaĝo en Rumanio
Băgău [bəgəŭ] (hungare: Magyarbagó, germane: Bogun) estas vilaĝo en Rumanio apud Aiud. Administre ĝi apartenas al la regiono Transilvanio, al la distrikto Alba kaj al la komununo Lopadea Nouă.
Băgău · · | |||
---|---|---|---|
vilaĝo | |||
Administrado | |||
Lando | Rumanio | ||
Regiono | Transilvanio | ||
Distrikto | distrikto Alba | ||
Poŝtkodo | 517397 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 451 (2021) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 19′ N, 23° 48′ O (mapo)46.31046923.793986Koordinatoj: 46° 19′ N, 23° 48′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 274 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
situo en la distrikto | |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Băgău, Alba [+] | |||
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 656 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 estis 623 (rumanoj, 19 % da hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la vilaĝo vivis 451 loĝantoj.
Historio redakti
Ĝia unua mencio skriba estas el 1296. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario kaj estis parto de la departemento Alsó-Fehér.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapeŝto.