Babi pangang, en Indonezio kaj Malajzio skribita kiel babi panggang, estas la nomo por diversaj manĝaĵoj el la Fora oriento farita el porkaĵo. En restoracioj plej ofte troviĝas tri variantoj:

  • Babi panggang lardo
  • Babi panggang magra viando
  • Ĉina babi pangang, ankaŭ konata kiel char siew/, cha sieuwchar siu.
Bataka varianto de Babi pangang en Indonezio
Char siew
Siu juk
Babi pangang speciala kun fritita rizo

Resumo redakti

La nomo babi pangang venas de la du malaja/indoneziaj vortoj babi, kio signifas porkon, kaj panggang, kio signifas rostitan. Pro tiu nomo ĝi povas indiki diversajn lokajn manĝaĵojn el la malaja kaj indonezia lingvoregiono. En Malajzio kaj Indonezio per babi panggang oni indikas ĉinajn formojn de rostita porkaĵo kiel char siew, aŭ 叉燒, babi panggang merah en la malaja, chāshāo en pinjino kaj moe deng en la taja.

En Indonezio babi panggang antaŭ ĉio estas konata kiel ĝi estas preparata fare de la (ĉefe kristanaj) batakoj, kiuj loĝas ĉirkaŭ la Toba-lago en Nord-Sumatro, ĉe kiu oni rostas marinitan porkaĵon super lignokarbo. Ĝi estas manĝata kun saŭco el porkosango aŭ kun sambalo el siĉuan-piproj.[1]

Referencoj redakti

  1. angle EatingAsia. BPK or BPT: Make Mine a B2, 2007.