Bagüés [baGŬES] estas municipo de Hispanio, en la plej nordorienta pinto de la komarko Cinco Villas apartenanta al la norda parto de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Bagüés
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50...
Demografio
Loĝantaro 18  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 33′ N, 0° 57′ U (mapo)42.5493106-0.9459128Koordinatoj: 42° 33′ N, 0° 57′ U (mapo) [+]
Alto 890 m [+]
Areo 30,718448 km² ( 307 1.8 448 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bagüés (Provinco Zaragozo)
Bagüés (Provinco Zaragozo)
DEC
Bagüés
Bagüés
Situo de Bagüés
Bagüés (Hispanio)
Bagüés (Hispanio)
DEC
Bagüés
Bagüés
Situo de Bagüés

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bagüés [+]
vdr

Geografio redakti

 
La domaro.

Ĝia municipa teritorio estas en la plej nordorienta pinto de la komarko Cinco Villas, norde de la teritorio de Longás kaj okcidente de Los Pintanos, en angulo kun la provinco Huesca. La municipo apartenas al la jurisdikdicia teritorio de Ejea de los Caballeros. La municipa teritorio de Bagüés limas norde kun Mianos (apartenanta al la provinco Zaragozo sed ankaŭ al la komarko Jacetania de la provinco Huesca), oriente kun la Kanalo de Berdún, apartenanta al Jacetania kaj provinco Huesca, sude kun Longás kaj oriente kun Los Pintanos, apartenantaj tiuj lastaj al Cinco Villas. La plej alta pinto de Bagüés estas Bruñuelo, de 1120 m de alteco. Ĉe la urba kerno de Bagüés fluas la rojo Calcones, kiu alfluas al la rojo Sobresechos jam preskaŭ en la loko en kiu tiu alfluas en la rivero Aragón, preskaŭ en la fino de la akvorezervejo de Yesa.

La loĝloko Bagüés (890 msm) estas je 150 km de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sed pli proksima je nur 83 km de Pamplono. Ĝi estas komunikata per ŝoseo kun Bailo oriente kaj Los Pintanos okcidente.

Historio redakti

En la areo batalis romianoj estritaj de Marko Terencio Varono en la jaro 184 a.n.e. kontraŭ keltoj kaj lasis la teritorion al siaj romiaj aliancanoj nome vaskonoj. Tiukadre okazis forta romiigo.

La areo estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ la 10-a jarcento. Fakte fine de tiu jarcento la zono de Bagüés estis disputita inter la regnoj Pamplono, Aragono kaj la Kaliflando de Kordovo kaj surloke dominita de la klano de konvertitoj Banu Kasi. Inter la fino de tiu jarcento kaj la komenco de la 11-a jarcento ekspansiis la kristanaj regnoj, kaj la teritorio de Bagüés estis celo de rekta milito.

 
La preĝejo.

Laŭ Antonio Ubieto, la plej frua dokumentita mencio de Bagüés, literumita Bagues, Baguasse, Bahues kaj Baos, okazis en la jaro 928. [1] Je la ekspansio de la regno Aragono al la valo de la rivero Ebro kaj kun la konkero de Navaro komence de la 16-a jarcento, Bagüés jam ne plu estis lima teritorio.

Dum la Milito de Hispana Sukcedo la komarko Cinco Villas ĝenerale partianis ĉe la franca kandidato kiu estos la reĝo Filipo la 5-a. Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo, la zono estis okupita de la franca armeo de Napoleono, dum kelkaj rotoj de hispanaj gerilanoj agadis en Cinco Villas. Ankaŭ rotoj de karlistoj, devenaj ĉefe de la najbara Navaro, agadis en la komarko dum la Karlismaj militoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj ankaŭ ĉe Bagüés: oni malaltiĝis el 274 loĝantoj en 1860 ĝis nunaj nur 15 loĝantoj; do, oni perdis preskaŭ la tuton de la loĝantaro.

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado al kultura kaj rura turismo ekzemple pro la Romanika Vojo de Cinco Villas.

La aragona lingvo estis amplekse uzata ĝis la mezo de la 20-a jarcento, sed pro elmigrado kaj forta trudo de la normiga kastilia lingvo, ĝi apenaŭ uzatas lastatempe, kvankam ja restas riĉa vortotrezoro de terminoj rilataj al la ĉiutaga vivo.

Vidindaĵoj redakti

Inter vizitindaĵoj menciendas jenaj:

  • La romanika preĝejo, kies kolekto de romanikaj pentraĵoj estas aktuale ekspoziciata en la Muzeo Dioceza de Jaca, post ties malkovro en 1966.
  • Popola arkitekturo en la domaro kun interesaj fenestroj romanikaj kaj gotikaj.​
  • Domego Ballarín kun blazona fasado datita en 1794.
  • Domego Garasa, kun pordega arko ornamita.
  • Domego Iñíguez kun ormanita lintelo.
  • Ermitejo de Nuestra Señora del Pilar de la 16-a jarcento.
  • Romanika ermitejo de la Virgen de la Paruela.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Antonio Ubieto Arteta, Cartulario de San Juan de la Peña (Textos Medievales, 6, 1962 Valencia). Ubieto, Antonio (1972). Toponimia aragonesa medieval. p. 49.

Bibliografio redakti

  • Ángel Canellas kaj Ángel San Vicente (1996). Rutas románicas en Aragón. Encuentro ediciones.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Cristóbal Guitart Aparicio (1994). Zaragoza. Ediciones Júcar.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.

Eksteraj ligiloj redakti