Bagavadgito

religia instruo de hinduismo
(Alidirektita el Bagavada Gito)

Bagavadgito (sanskrite भगवद्गीता, signifante la kantado de Dio, ofte mallongigite simple kiel Gita) estas la precipa religia instruo de hinduismo, predikita de Kriŝno kaj konsistiganta ĉapitron de la Mahabarato. (PIV)

Bhagavadgíta
hindua teksto • skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Vjaso
Lingvoj
Lingvo sanskrito
Eldonado
vdr

Unu el la precipaj verkoj el la Antikva Tempo estas la eposo Mahabarato. Ĝi estas la dua plej longa literatura verko en la mondo, post la kirgiza Epopeo de Manas. Oni atribuas ĝian redakton al la saĝulo Vjaso. Ĝia centmil versoj ĉefe temas pri milito. Tamen, oni apartigas unu ĉapitron, kiel religia kerno de la libro: la Bagavadgito. Ĝi estis verkita inter la 4a jarcento a.K. kaj la 2a de nia erao.

Bagavadgito temas pri la doktrino de reenkarniĝo.

La libro prezentas sin kiel dialogo inter Arĝuno, unu generalo, kaj Kriŝno, lia ĉarkondukanto. Arĝuno haltigis sian veturilon inter la du batalontaj armeoj kaj rekonas parencanojn kaj amikojn en la kontraŭa tendaro. Li ne volas mortigi ilin. Malespero regas lin. Sed Kriŝno kuraĝigas lin. Li prezentas la doktrinon de senmorteco, kaj revelacias sin kiel enkorpiĝon de dio mem. La kerno de lia instruo estas malinteresita agado farita pro devo, sed kiu ankaŭ estas la vojo al mensoliberigo el la karmo.

Analizo kiel hereza teksto redakti

 
Arĝuno kaj Kriŝno en ĉaro, pentraĵo de la 18-a-19-a jarcentoj p.K

La Gita estas konsiderita kanonika teksto en la grandega biblioteko nomita la veda literaturo. Ĝi estas konsiderita centra teksto kiu estas fonto de kaj religia kaj spirita aŭtoritato. Kiel tio okazis?

Tio estas, kiel teisma teksto, sed kiu estas tute hereza, sukcesas fariĝi centra kaj kanona teksto? Kiel ĝi sukcesis eskapi el la lertaj manoj de la bramanoj (la pastraro), kiu regis la tutan temon de religio, socio kaj ligo al Dio, kaj trovi sian lokon en la sankta kanono por esti konsiderata fonto de aŭtoritato? la respondo kuŝas en kie ĝ estas. La Gita estas fakte bone kaŝita en la koro de la potenca hinda epopeo - la Mahabarato. Kial kaŝita? Ĉar ĝi estas nur 700 strofoj kiuj troviĝas ene de la 100 mil strofoj de la Mahabarato, kaj nuntempe, kompreneble, la Gita ekzistas kiel sendependa teksto en si mem. En multaj lingvoj jam ekzistas kelkaj tradukoj diversaj.

La granda hinda epopeo estas tiel kapta, drameca, inteligenta kaj kompleksa, ke ĝia fluo en la konscion de la homoj ne povus esti ĉesigita eĉ se ili volus, ankaŭ en tiu de la pleboj. La rakontoj pri la kvin legendaj Pandavoj kaj iliaj intrigoj trarompis ĉiun barilon kaj atingis ĉiun angulon de la hinda subkontinento. Kaj ene de tiu potenca epopeo, ĝi havas malgrandan trezoron kiu sukcesis filtri tra la ondoj de la epopeo kaj atingi la centran scenejon - la Bhagavad-Gita, la benita poemo. la kanto de Dio.

Malsupre estas tute hereza teisma teksto priskribanta la vojaĝon de forlaso, kiun Arĝuno, la granda militisto, trairas:

La unua herezaĵo efektive okazas reen en la framrakonto. La Darmo, la vojo de religio, justeco kaj moralo estas rivelita esti neperfekta. La darmo instrukcias la legendan militiston, la princon Arĝuno, respekti la spiritan instruiston kaj familiajn prapatrojn, kiel la estro de la tribo, la avo Bhishma kaj lia spirita instruisto - Drona. Darmo ankaŭ devigas lin kiel reganto protekti liajn civitanojn. Kion oni faras kiam du darmoj kolizias fronte? Kiam lia instruisto kaj lia avo batalas por la flanko kiu konkeris liajn proprajn civitanojn.

La teksto malfermiĝas per revolucia deklaro - la Darmo estas neperfekta. Ne ĉiuj respondoj estas skribitaj en la libro de moralo kaj leĝo.

La dua herezaĵo de la teksto venas komence de la dua ĉapitro. Dum Arĝuno la konfuzita militisto, ne konas sian devon, ne scias kio estas lia darmo fronte al la situacio en kiu li estas. La parolanto de la Gita, lia mistera veturilo, komencas herezigi ĉion kion Arĝuno scias.

Fakte, ĉi tiu herezaĵo estas en nia plej baza identeco. En la percepto de la korpo kiel mio. De la verso 12-a de la dua ĉapitro ĝis la verso 29-a, estas klarigite, ke la konscia kaj konstanta memo estas spirita partiklo superigita de la materio, dum la ĉiam ŝanĝiĝanta korpo estas nur ujo, nur la veturilo, en kiu la animo, la konscia memo vojaĝas.

Ĉi tiu aserto, kiu estas tre vastigita en la ĉapitro 13, estas fakte la bazo por ĉiuj aliaj herezaĵoj kiujn oni vidos poste. Tuta herezo en la tuta ekzistanta socia ordo.

La sekva herezaĵo estas en la Vedoj mem, en la plej bazaj sanktaj libroj: "Homoj de malmulte da scio estas tre ligitaj al la fuĝantaj vortoj en la Vedoj...." (2.43) Kio estas tiuj fuĝantaj vortoj? Vortoj, kiuj celas religian laboron, kiu havas materian aŭ ĉielan rekompencon. La finon de la verso estas citita ĉi tie (43), kaj la sekva verso klarigas ĉi tion:

"En sia deziro al sensualaj plezuroj kaj vivo de abundo, ili diras, ke ekzistas nenio pli alta ol tio. Tiuj, kiuj estas tro alogitaj al sensualaj plezuroj kaj materia abundo... ne havas en siaj koroj la decidemon necesan por sindevontigi al la spirito."

La plej baza aspekto de religio estas adoro por materia gajno, ĉu en ĉi tiu vivo aŭ en la venonta (ĉielaj plezuroj). La Gita jam en ĝiaj komencoj - kontraŭas ĉi tiun aliron.

Tuj poste (verso 47) venas alia herezaĵo. Herezaĵo en la ideo, ke la realo, kiu ĉirkaŭas nin, la materiaj rimedoj kaj la vivantaj estaĵoj, kiuj troviĝas en ĝi – estas destinita por nia plezuro. Aŭ en aliaj vortoj, la Gita kontraŭas la egocentran vidon:

"Vi havas la rajton plenumi viajn devojn, sed vi ne rajtas al la fruktoj de la plenumo..."

Oni havas devojn en la mondo, sed oni devas agi ne por la fruktoj de niaj agoj; ne la rekompenco devas motivi nin. Poste en la verso, la Gita ankaŭ malkredas je la ideo, ke ni estas la kaŭzo de la rezultoj de niaj agoj: "Neniam pensu pri vi kiel la kaŭzintoj de la rezultoj de viaj agoj..."  Oni faras la oniajn, sed la rezultoj estas preter oni. Oni ne estas ĉe la centro de la realo, kaj ne ĉio dependas de oni. Sed samtempe vidu kiel finiĝas la verso: "Kaj neniam restu por ne plenumi vian devon".

Tio estas, la Gita kontraŭis la ideon ke la konscia memo estas la korpo, kontraŭis la Vedojn kiuj direktas la homon al religia agado por rekompenco, kaj rifuzis la ideon ke la mondo estas signifita por onia plezuro. Tio estas, konraŭis la plej bazajn supozojn de homo - mi estas ĉi tiu korpo, kaj mi vivas por alporti al ĝi feliĉon kaj abundon.

La sekva herezaĵo estas herezo de hierarkioj: "Dank' al vera scio, la mildaj saĝuloj vidas per egala okulo bramanon (religian pastron), kiu estas klera kaj agrabla, bovinon, elefanton, hundon kaj eĉ la senstatusulo." (5.18)

Se la konscia memo, se la "mio" estas aparta de ĉi tiu korpo, tiam ne estas loko por hierarkioj kiuj baziĝas sur la origino de la korpo. Ne estas loko por la hinda kastismo, kiu diskriminacias homojn laŭ ilia naskiĝo. Ankaŭ ne ekzistas loko por levi la homon al la supro de la manĝoĉeno, aŭ trakti unu super la cetero de la homaro. Vera scio laŭ la Gita estas tiu, kiu permesas al oni vidi la spiritan fajreron, kiu estas preter la diferencoj inter la korpoj. En la lasta ĉapitro, ĉi tiu temo estas resumita en unu frazo:

"Sciu, ke la sama scio, per kiu oni vidas la unuiĝan kaj nedivideblan spiritan naturon de ĉiuj vivantaj estaĵoj, kvankam tiuj estas dividitaj en sennombraj formoj, estas la scio kaj kono de la bonaj mezuroj." (18.20)

Post kiam la hierarkio estas detruita, alia herezaĵo venas. Herezaĵo en la ideo, ke nur la pastro, kiu respondecas pri la kultado, havas la ŝlosilon al Dio. Je la fino de la sepa ĉapitro kaj la komenco de la oka, oni lernas, kiel la Sinjoro de la oferoj kaj kultado (Dio), tiu, kiun nur la pastro povas adori sur la sankta platformo - samtempe ĉeestas en la koro de ĉiuj vivantaj estaĵoj. . ĉiuj kaj ĉiu havas personan ŝlosilon al rilato kun la dio.

La vido de egaleco kiu estas bazita sur la komenca herezaĵo, la herezaĵo de la korpa identeco kiel "mio", abolicias kaj klasan kaj ritan hierarkion, kaj faras la dioecn alirebla por ĉiuj. Tial, direkte al la fino de la naŭa ĉapitro (verso 32) estas klarigite ke eĉ tiuj kiuj ne ricevis bramanan edukadon, kiel la kastismo diktas, povas per spirita praktiko atingi la diecon. La verso specife emfazas: "...virinoj, kaj Vajŝjoj (la komercista klaso) kaj Ŝudroj (la laborista klaso) - povas atingi la plejalton."

La disbatado de la hierarkio fare de la Gita estas kompleta. Ĝi renversas la teorion de sociaj klasoj, rompas la vedajn konvenciojn - kaj permesas al ĉiuj, virinoj kaj viroj de ĉiu klaso kaj origino - veni en rektan kaj intiman kontakton kun la dieco.

Tial ne estas surprize, ke ĝia lasta instruo estas forlasi darmon, forlasi la religion entute, kaj veni en intiman kaj rektan kontakton kun Dio:

"Forlasu ĉiujn formojn de darmo kaj sindevontigu rekte al mi." (18.66)

Kaj ĉi tiu estas la vojaĝo, kiun Arĝuno trairis. Li estis devigita defii kaj reekzameni ĉiujn siajn bazajn supozojn, liberigi sin de kultur-sociaj kaj psikologiaj kondiĉadoj. Rompi ĉiujn barojn, senŝeligi ĉiujn ŝelojn, kiuj estas eksteraj al la vera 'mio'. Liberiĝi de la identecoj kiuj baziĝas sur la korpo kaj la kondiĉado - kaj tiel atingi la profundan identecon, la puran kaj rafinitan memon. Kaj nur el tia loko, laŭ la Gita, oni povas eniri intiman kontakton kun Dio, ĉar religio ne povas alporti lin.

En Esperanto aperis redakti

Vidu ankaŭ redakti