La rivero al-Ĥazalel-Ghazal, transliterumita ankaŭ kiel Bahr al-Ghazal kaj Baḩr al Ghazāl, (en araba, بحر الغزال‎) estas longa rivero de nordorienta Afriko, alfluanto de la Blanka Nilo kiu fluas tra Sud-Sudano. La nomo signifas «rivero de la gazeloj» kaj la regiono de Sud-Sudano nome Bahr el Ghazal, ekhavas sian nomon el tiu de la rivero. Foje oni konsideras la esprimon rivero Bahr el-Ghazal, evidenta ekzemplo de taŭtoponimo (ripeto dulingva de la referencita geografia elemento, nome rivero kaj Bahr).

Bahr al-Ĥazal
rivero
Bazaj informoj
Longeco 716 km
Fluo
Geografio
Landoj Sud-Sudano
Regionoj [[]]
vdr

La rivero Bahr el Ghazal estas la ĉefa okcidenta alfluanto de Nilo. Ĝi havas longon de 716 km, kaj fluas tra la malsekejoj de Sudd, kie ĝi kuniĝas al la Blanka Nilo.[1]

La rivero estis mapita en 1772 de la franca geografo Jean Baptiste Bourguignon d'Anville (1697-1782), sed ĝi jam estis supraĵe konata de la fruaj geografoj de Antikva Grekio.

Notoj redakti

  1. «Bahr al-Ghazal». Encyclopædia Britannica Online Library Edition. Encyclopædia Britannica. Konsultita la 21an de Januaro 2008.