Bajarse al moro (teatraĵo)

Teatraĵo de José Luis Alonso de Santos (1985)

Bajarse al moro estas hispana teatraĵo de José Luis Alonso de Santos de 1985. Ĝia nomo aludas al populara esprimo uzita en Hispanio reference al veturado al Maroko ĉefe por aĉeti haŝiŝon kaj poste reveni kunportante ĝin kaŝita (Malsupreniri al la maŭro). En 1998 aperis samnoma filmo kun scenaro bazita sur la teatraĵo. La verko pluas en la ĝenrisma tendenco de la aŭtoro, kun elstara antaŭaĵo en La estanquera de Vallecas (La tabakvendistino de Vajeko), kie aperas similaj konfliktoj inter personaj rilatoj kaj drogodependenco, malgrandaj deliktoj ktp.

Bajarse al moro
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro José Luis Alonso de Santos
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Loko de rakonto Madrido
vdr

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Chusa kaj Jaimito estas kuzoj kiuj kunloĝas en malgranda loĝejo en la centro de Madrido, ankaŭ kun alia amiko, Alberto, nome policano. Chusa gastigas Elena, al kiu ŝi proponas veturi al Maroko por alporti haŝison, kion poste ili trafikete komercigos. Sed Elena estas virga kaj ne povas transporti la varon en sia vagino. Por solvi tion, la du amikinoj planas, ke Elena devas perdi sian virgecon kun Alberto, fakte koramiko de Chusa. Sed okazas diversaj malfacilaĵoj kaj interrompoj: aperas Doña Antonia, patrino de Alberto; Abel kaj Nancho, du droguloj, atakas la grupon miskredante, ke ili havas ankaŭ la fortan drogon kiun ili deziras; okazas hazarda pafo per la pafilo de Alberto ktp. Finfine, Chusa veturas sola al Maroko, kvankam ŝi tion ne celis de komence, ĉar ŝi komprenas, ke ŝia aspekto povas utili al limpolicanoj por supozi, ke ŝi portas drogon. Fakte, revenante, ŝi estas arestita kaj enprizonita. Kiam ŝi eliras de prizono, si malkovras, ke Alberto kaj Elena foriris por kunloĝi en Móstoles ĝuste kiam Chusa malkovras, ke ŝi estas graveda de Alberto. Sed ŝi neniam diros tion al li.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Historio

redakti

La verkon oni premieris en la Teatro Principal de Zaragozo la 6an de aprilo 1985 en produktorado de Justo Alonso. Poste ĝi estis ludita en la Teatro Fuencarral de Madrido en septembro 1985, kun reĝisorado de Gerardo Malla kaj jena geaktoraro:

  • Verónica Forqué (Chusa)
  • Jesús Bonilla (Jaimito)
  • Pedro Mari Sánchez (Alberto)
  • Amparo Larrañaga (Elena)
  • María Luisa Ponte (Doña Antonia)

En 1987 filmado de la teatraĵo estis elsendita de Televisión Española kun interveno de la sama geaktoraro. La teatraĵon restis ludita seninterrompe ĝis 1988, sed okazis kelkaj ŝanĝoj en la geaktoraro: Natalia Dicenta/Pilar Bayona/Marisa Lahoz (Chusa), Fernando Tejeda (Jaimito), Antonio Vico (Alberto), Emma Suárez (Elena) kaj Marisa Porcel (Doña Antonia). En 1989 Fernando Colomo reĝisoris la kinversion kun Verónica Forqué (Chusa) kiel nura survivanto de la teatra versio.

Oni reludis la verkon en 2008 kun reĝisorado de la propra aŭtoro kaj interveno de Charo Reina, Alfonso Lara, Cristina Urgel, Alfonso Begara, Raquel Guerrero kaj Fernando Vaquero.