Bakongoj

etno en la enflueja regiono de la rivero Kongo

La bakongoj estas etno en la enflueja regiono de la rivero Kongo, precipe en la Demokratia Respubliko Kongo, la Respubliko Kongo kaj la apudlimaj regionoj de Angolo (inkluzive de Kabindo) kaj de Gabono.

Bakongoj
sinonimo
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La tutnombro de la bakongoj estas proksimume 5,1 milionoj da homoj. Al la sama lingvogrupo, al kiu apartenas la bakongoj, apartenas ankaŭ aliaj etnoj kun la bakongo parencaj ene de la mez-bantuoj. Ilia religio plejparte estas la kristanismo. Ili praktikas agrikulturon kiel arbarplantistoj kaj agrokultivistoj.

La etna grupo de la kongoj estis la ĉefa popolo de la iama afrika bantua regno Kongo, kiu ekzistis de la frua eŭropa Mezepoko ĝis al la 17-a jarcento.

Eksteraj ligiloj redakti