Balda (Stašov)
Balda, konata ankaŭ kiel Zlatá Studně (germane Gold Brunn)[1] estas domaro, kiu en la jaro 1930 apartenis sub municipon Jedlová (Schönbrunn). Ĝi situas netutan duonhoron de irado oriente de Jedlová, meze de profundaj arbaroj. Kelke da domoj dankas por sia ekzistado al kuraciga fonto. Nuntempe ĝi estas parto de municipo Stašov (Dittersbach), kiu situas oriente.
Balda | |
germane: Gold Brunn | |
eksa banloko | |
Balda - pilgrima kapelo de Virgulino Maria Neĝa
| |
Oficiala nomo: Balda | |
Kromnomo: Zlatá Studně | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Svitavy |
Administra municipo | Stašov |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Žďárské vrchy |
Situo | Balda |
- koordinatoj | 49° 40′ 35″ N 16° 20′ 10″ O / 49.67639 °N, 16.33611 °O (mapo) |
Loĝantaro | 8 (1930) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Retpaĝo: www.obec-stasov.cz | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Historio de banloko redakti
Por sia ekzistado la domaro dankas al la kuraciga fonto. En la jaro 1835 esploris la fonton praga universitata profesoro Pleischl. La banloko devene konsistis el du banlokaj domoj kaj unu baseno. En pasinteco la banloko Zlatá Studna havis kapaciton 180 homoj. Promenoj en la regiono: al la fonto, 2 ducent jaroj aĝaj tilioj (en unu el ili estas 14 metroj alta altaro).
Pri malkovro de la banloko redakti
Mito rakontas, ke terkulturisto el Jedlová en lokoj, kie hodiaŭ estas la banloko, trovis oran rozon. Oni komencis fari fositaĵojn, sed pro kaŭzo de forta fluo de akvo, la laboroj estis ĉesigitaj. Laŭ la fosaĵoj la domaro ricevis ankaŭ sian nomon - Zlatá Studna. Ne estas seninterese, ke tra municipo Jedlová trafluas Zlatý potok (Ora rojo). La kuraciga fonto estis konata jam longe kaj en la jaro 1740 lasis Franz Rudolf Graf von Hohenembs konstruigi lignan banlokan domon kaj modestan penzionon. Ekde tiu tempo la banloko disvastiĝis.
Memorindaĵoj redakti
- Arbara kapelo kun jaro 1747 super la enirpordo.
- Ŝtona kruco kun statuo de Kristo proksime de la kapelo el la jaro 1884.
Referencoj redakti
- ↑ http://www.zwittau.de/orte/goldbrunn/goldbrunn.htm Goldbrunn bei Zwittau