Hochdorf LU

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Baldegg)
- La mallongigo LU en Hochdorf LU staras por la svisa Kantono Lucerno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Hochdorf.

Hochdorf estas svisa komunumo en Seetal en la Kantono Lucerno. Ĝi havis 8246 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007 kaj estas la ĉefloko de la samnoma distrikto. La komunumo konsistas krom el Hochdorf mem el la vilaĝoj Ligschwil, Baldegg kaj Urswil.

Hochdorf
Blazono de Hochdorf
Blazono de Hochdorf
Blazono de Hochdorf
Preĝejo de Hochdorf
Preĝejo de Hochdorf
Preĝejo de Hochdorf
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Hochdorf
Koordinatoj  47° 10′ 0″ N 8° 17′ 20″ O / 47.16667 °N, 8.28889 °O / 47.16667; 8.28889 (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 0″ N 8° 17′ 20″ O / 47.16667 °N, 8.28889 °O / 47.16667; 8.28889 (mapo)
Areo 10,03 km²
Alteco 491 m super marnivelo
Poŝtkodo 6280-6283
Komunumkodo 1031
Mapo de Hochdorf
Mapo de Hochdorf
vdr

Geografio redakti

La komunumo Hochdorf situas nordoriente de la Lago de Baldegg, kiu ricevis sian nomon de la komunumparto Baldegg en la tiel nomita valo Seetal [en Esperanto Lagovalo pro la du lagoj Lago de Baldegg kaj Lago de Hallwil, kiuj donis al ĝi la nomon].

Ekonomio redakti

Hochdorf troviĝas sur iama marĉareo, kiu estis sekigita kaj utiligita por agrikulturo, kiu estas la ĉefa ekonomio de la komunumo. Pro la bela lago kaj regiono ĝi ankaŭ estas ŝatata ekskurscelo por ĉefe loka turismo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Hochdorf datiĝas el la jaro 924 kiel Hodorf. Ĝis en la 14-a jarcento Hochdorf apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj poste al la Habsburgoj. En la jaro 1386 dum la Militoj de Sempach Hochdorf estis konkerita de la urbo Lucerno. Hochdorf fariĝis ĉefloko de la ekstera lucerna distrikto Rothenburg. Ĝis 1803 Urswil kaj Baldegg estis apartaj komunumoj. Ek de 1803 Hochdorf estas ĉefloko de la distrikto Hochdorf.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti