Bambi II

filmo de 2006

Bambi kaj la Princo de la Arbaro (Bambi II en la angla lingvo) estas animacia filmo produktita de Disney kaj publikigita en 2006. La rakonto de la filmo okazas paralele al la originala filmo.

Bambi II
longa movbilda filmo
Originala titolo Bambi II
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 26 jan. 2006, 24 feb. 2006, 7 feb. 2006, 27 apr. 2006
Ĝenro fantasta filmo, porfamilia filmo, filma dramo
Reĝisoro(j) Brian Pimental
Produktisto(j) Jim Ballantine
Muziko de Bruce Broughton
Rolantoj sen valoro
Produktinta firmao Disneytoon Studios 
Walt Disney Pictures
Honorigoj Premio Annie
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo rakontas la historion de Bambi, la cervido, ĉefrolulo de la unua filmo, kiam, post la morto de lia patrino, lia mistera patro la "Granda Princo de la Arbaro" (brile interpretita de Patrick Stewart), devas zorgi pri li. La Granda Princo nur atendas de Bambi, ke li kondutu digne kaj klopodu iĝi Princo de la Arbaro, sen rimarki ke la juna cervo ankoraŭ suferas pro la perdo de la patrino kaj bezonas lian amon; dume Bambi iom post iom konatiĝas kun sia patro kaj verve deziras esti kiel li, sed sentas sin frustrita kaj forlasita, ne povante egali lin. Bambi kunvenas kun siaj malnovaj amikoj kaj alfrontas plurajn fojojn la minacojn de la arbaro, kies plej danĝera estas la ĉeesto de la homo. Tiel, dum la patro instruas al la filo la vojon por iĝi adolto, la valoron, la filo instruas al la patro la vojon por iĝi vera patro: la amon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Ĉefparolantoj redakti