Banka sekreteco

interkonsento inter banko kaj ĝiaj klientoj, ke ĉiuj agadoj restas konfidencaj

Banka sekreto, alterne konata kiel financa privateco, banka diskretecobanka sekureco, estas kondiĉa interkonsento inter banko kaj ĝiaj klientoj, ke ĉiuj antaŭaj agadoj restas sekuraj, konfidencaj kaj privataj. Plej ofte asociita kun bankado en Svislando, banka sekreteco regas en Luksemburgio, Monako, Honkongo, Singapuro, Irlando, Libano kaj la Kajmanaj Insuloj, inter aliaj internaciajaj bankaj institucioj.

La praktiko estis komencita de italaj komercistoj dum la 1600-aj jaroj en Tiĉino kaj suda Grizono (regiono kiu poste iĝos la itallingva regiono de Svislando). Ĝenevaj bankistoj establis bankan sekretecon socie kaj per civila juro en la franclingva regiono de Svislando dum la 1700-aj jaroj. Svisa banka sekreteco unue kodiĝis per la Banka Leĝo de 1934, tiel ke fariĝis krimo diskonigi informojn pri klientoj al triaj sen ilia konsento.

Fakte la tradicia banka sekreto almenaŭ de la svisaj bankoj ĉesis ekzisti jam en 2014.[1] Tiutempe, "impostaj paradizoj" kiel Svislando kaj Singapuro aliĝis al interkonsento de la interŝtata organizaĵo OEKE, kiu finis jarcentojn da sekreteco.[2] Ĉiu, kiu havas bankan konton eksterlande, estas aŭtomate raportita al la hejmlando. La fiska oficejo tiam povas "ataki" la bankan klienton se la eksterlanda mono ne estis registrita. La fino de banka sekreteco estas konsiderata limŝtono en la batalo kontraŭ impostofraŭdo. Tamen praktike realigi la interkonsenton, por ke la datumoj de la fora "imposta oazo" fakte atingu la skribotablon de la hejma imposta oficejo bezonis multe da teknika kaj burokratia laboro. Tial nur en 2019, kvin jarojn poste, eblis unuafoje raporti pri tio, kio ĝis nun funkciis bone - kaj kio ne - pri la nova internacia mekanismo. La ĉe la fiskaj oficejoj registrita mono sur kontoj de civitantoj de Germanio en bankoj ekster la Eŭropa Unio ekzemple "altiĝis" de 2,4 miliardoj da Eŭroj en 2016 al pli ol 39 miliardoj da Eŭroj en 2019, kiel raportis la nacia financa ministerio en oktobro 2019.[3]

Referencoj redakti