Baptista Preĝejo de Monmouth


La Baptista Preĝejo de Monmouth (angle Monmouth Baptist Church) situas sur Monk Street, Monmouth, sud-orienta Kimrio. La preĝejo estis malfermita en 1907, kvankam la Baptista kongregacio estis formita en 1818.

Baptista Preĝejo de Monmouth
Protestanta kirko
Informaro
Eklezio: Baptista
Konstruado: 1906-1907
Arkitekturisto: Benjamin Lawrence
Geografia situo 51° 48′ 48″ N, 2° 42′ 40″ U (mapo)51.813222-2.711083Koordinatoj: 51° 48′ 48″ N, 2° 42′ 40″ U (mapo) f1
Baptista Preĝejo de Monmouth (Britio)
Baptista Preĝejo de Monmouth (Britio)
DEC
Baptista Preĝejo de Monmouth
Baptista Preĝejo de Monmouth
Situo de Baptista Preĝejo de Monmouth
Map
Baptista Preĝejo de Monmouth
Adreso: Monmouth, Monmouthshire
Ŝtato: Kimrio
Retpaĝaro: http://monmouthbaptistchurch.co.uk
vdr

Historio redakti

La kongregacio formiĝis en 1818, post kiam pluraj pastroj el asociitaj preĝejoj vizitis la urbon. La preĝejo origine kunvenis en malgranda konstruaĵo iom for de Monnow Street. La unua pastoro estis nomumita en 1831, kaj la origina kunvenejo estis pligrandigita en 1836 por formi kapelon.[1][2] Post kiam ĝi estis forlasita, ĝi estis malkonstruita en la lastaj jaroj por lasi la lokon al superbazara aŭtoparko.[3]

La fondaĵoj de nova preĝejo sur Monk Street estis aranĝitaj en 1906, kaj la konstruaĵo estis malfermita la sekvan jaron.[2] La arĥitekto estis Benjamin Lawrence de Newport, kiu dezajnis ĝin en la sama nov-gotika stilo kiel la Meĥanika Instituto (nun komerca art-galerio) kiun li dezajnis apude en 1867.[4] La konstruaĵo estis farita el malnova ruĝa sabloŝtono, kun ornamoj el Bath-Ŝtono. La Vitralo en la porĉo estis aldonita en 1964.[4]


Referencoj redakti

  1. Keith Kissack, Nonconformity in Monmouth, Capel: The Chapels Heritage Society Newsletter, no.29, 1997
  2. 2,0 2,1 Keith Kissack, Monmouth and its Buildings, Logaston Press, 2003, ISBN 1-904396-01-1, p.82
  3. Monmouth Baptist Church: Our History
  4. 4,0 4,1 John Newman, The Buildings of Wales: Gwent/Monmouthshire, Penguin Books, 2000, ISBN 0-14-071053-1, p.399

Eksteraj ligiloj redakti