Baptista preĝdomo (Velence)

Baptista preĝdomo en urbo Velence

La baptista preĝdomo estas sakrala konstruaĵo en urbo Velence (Hungario).

Baptisma preĝejo de
Velence
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Velence
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito baptismo
provinco Fejér
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 60 seĝoj
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Velence, Szabolcsi út 3. 2481
vdr

Historio redakti

Iama soldato hejmenvenis depost la 1-a mondmilito kaj post la teruraj travivaĵoj li sekvis la baptismon kun la familio. Baldaŭ ankaŭ aliaj familioj aliĝis. La diservoj okazis en domo de la ekssoldato. Eklezie la baptistoj apartenis al Székesfehérvár. Dum la socialismo baptisma domo ne povis konstruiĝi, tial la baptistoj konstruis metiejon, kie oni ankaŭ preĝis. La nuna preĝdomo estis konstruita inter 1994-1999.

Konstruaĵo redakti

La preĝdomo situas sola en korto. La fasado estas malsimetria. Ĉirkaŭ meze estas la enirejo kun porĉo, al kiu kelkaj ŝtupoj kuras. En la diserva ĉambro la sidlokoj estas seĝoj. Nepre menciindas, ke la domo donis hejmon al la Baptisma Helpservo dum jardeko, tial ofte alvenis homoj el la tuta mondo.

Fontoj redakti