Baptornis ("plonĝobirdo") estas genro de neflugaj akvobirdoj de la ordo Hesperornitoformaj el Malsupra Kretaceo, antaŭ ĉirkaŭ 87-80 milionoj da jaroj. La fosilioj de Baptornis advenus, nome la tipa specio, estis malkovrita en Kansaso, Usono, kiu tiam estis ĉefe kovrita de la Okcidenta Interna Maro, neprofunda kontinenta maro. Oni scias, ke ĝi loĝis ankaŭ en teritorio de la nuna Svedio, kie la Turgaja Markolo kuniĝis kun la antikva Norda Maro; eble, ĝi loĝis en la tuta Holarkta ekozono.

Othniel Charles Marsh malkovris la unuajn fosiliojn de tiu birdo en la 1870-aj jaroj. Tiu estis, kun la Archaeopteryx, unu el la unuaj birdoj de la Mezozoiko kiuj ixgis konataj al la scienco.

Anatomio redakti

La 1 m longa Baptornis estis perdinta la kapablon flugi, kaj posedis nur restajn flugilojn. Malkiel ties pli grandaj parencoj Hesperornis, la "manaj" ostoj ne estis tute nuligitaj, kaj ŝajne ĝi pluhavis etan fingrecan stumpon. Ties kruroj estis povegaj kaj la kruroj estis tre grandaj kun longaj fingroj kiuj ne bone turniĝis, permesante la animalon naĝi kaj plonĝi je konsiderinda rapido. Ties peidoj estis similaj al tiuj de granda kolimbo al kiu ĝi similis laŭ ĝenerala dikeco.

Ekologio redakti

Sistematiko redakti

Referencoj redakti

  • (2005) “Aquatic birds from the Upper Cretaceous (Lower Campanian) of Sweden and the biology and distribution of hesperornithiforms.”, Palaeontology 48 (6), p. 1321–1329. doi:10.1111/j.1475-4983.2005.00507.x. 


Eksteraj ligiloj redakti