Barbara el Žagarė

(Alidirektita el Barbora Žagarietė)

Barbara el Žagarė, litove Barbora Žagarietė (ĉ. 1628–1648) estas virino el Žagarė en la tiama Grandprinclando Litovio, honorata en la romkatolika eklezio kiel servisto de Dio.

Barbara el Žagarė
Servisto de Dio
Barbora Žagarietė.jpeg
Persona informo
Naskiĝo 20-an de februaro 1628 (1628-02-20)
en Žagarė
Morto 20-an de februaro 1648 (1648-02-20) (20-jara)
en Žagarė
Ŝtataneco Litovio [#]
Profesio
Okupo monaĥino [#]
Sanktulo
Adorita en Katolika eklezio
Festotago 25-a de majo
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Historieco de Barbara el ŽagarėRedakti

Surbaze de historiaj esploroj oni povas aserti, ke Barbara el Žagarė naskiĝis en la dua duono de la 17-a jarcento, ŝi distingiĝis per heroecaj kristanaj virtoj kaj mortis konservinte la amon al Dio kaj proksimulo. Ŝia nomo estas atribuita al monteto, sur kiu staras preĝejo de Malnova Žagarė.

Estas sciate, ke Samogitia episkopo Antanas Tiškevičius estis la unua, kiu menciis Virgulinon el Žagarė en sia raporto al la Sankta Seĝo en la jaro 1755. Li skribis: „Mi opinias, ke indas mencii pro multaj mirakloj tre famiĝintajn restaĵojn de unu virgulino, favorata de Dio. Inter vivantoj jam estas neniu, kiu scius ŝian nomon kaj devenon, nur ŝi mem aperinta en sonĝoj al kelkaj personoj nomis sin Barbara.“

Laŭ rakonto, transdonata de generacio al generacio, baldaŭ post morto de Barbara unu eksterordinara evento donis komencon al ŝia kulto, kiel al perantino kaj protektantino ĉe Dio. Tio estas ligita kun sveda invado en Litovion (komence de la 17-a jc.): la invadintoj prirabis kaj forbruligis preĝejon de Malnova Žagarė, ankaŭ restaĵojn de mortintoj en la preĝeja kripto. Tamen post la incendio en la cindro trovita korpo de Barbara ne estis forbrulinta, nur nigriĝinta.

Ne dubante pri vereco de la miriga evento, episkopo Antanas Tiškevičius en la menciita raporto al la Sankta Seĝo daŭrigis: „kuŝinta en cindro, sed ne tuŝita de furiozaj flamoj, kun neniu bruligita parto inkluzive harojn, la korpo de la virgulino estis prenita el cindro kaj kun respekto metita en novan ĉerkon, kiel vera atesto pri Dia potenco kaj pri ŝiaj meritoj. Eĉ nun la korpo restas ne difektiĝinta, nur nigriĝinta.“ En la sama dokumento Samogitia episkopo, komencinte priskribi ok miraklojn, okazintajn en la jaroj 1735-1748 sub propeto de Barbara, rimarkas: „Multaj malfeliĉuloj, nekuraceblaj malsanuloj ĉe la ĉerko de la virgulino serĉas rifuĝejon kaj tuj ricevas la helpon. Mia rakonto tre plivastiĝus, se mi eĉ mallonge tuŝus ĉiujn forigitajn malsanojn...“

Malpermesoj adoradi Barbaran el ŽagarėRedakti

Kiam en la jaro 1711 restaĵoj de Barbara estis translokitaj en kripton de la rekonstruita preĝejo en Malnova Žagarė, komenciĝis publika, kelkajn jarcentojn daŭrinta kaj nuntempe okazanta preĝado al Virgulino de Žagarė, kredante, ke ŝi estas sanktulino.

En la jaro 1878, kiam Litovio suferis subpremon de carisma Rusio, restaĵoj de Barbara en la preĝeja kripto estis masonfermitaj laŭ ordono de carisma regpotenco. Tamen penoj tiamaniere malfortigi fidon de kredantoj al Dio sub propeto de Barbara ne estis sukcesaj. Male, kiam post 19 jaroj dum riparado de la preĝejo la korpo de la Virgulino denove estis trovita sendifekta, – la preĝado al Barbara ankoraŭ plifortiĝis kaj pliaktivigis.

Historio de la restaĵoj de Barbara el ŽagarėRedakti

La restaĵoj de Barbara el Žagarė ripozis en vitrita ĉerko en preĝeja kelo sub la ĉefa altaro. En la jaro 1940, kiam Sovetunio okupis Litovion, atako kontraŭ fenomeno de Barbara el Žagarė ne ĉesis. Precipe tio estis sentata dum la jaroj 1957-1963. En 1963 okupacia regpotenco fermis la preĝejon kaj la restaĵoj de Barbara estis forportitaj ne sciate kien. Nun la virgulinon memorigas nur en la kripto de la sama preĝejo metita simbola ĉerko kaj sur la kriptopordo pendanta memoriga tabuleto.

Strebante pli profunde ekkoni la vivon de Barbara el Žagarė, en arkivoj estas daŭrigata serĉado de dokumentoj, daŭras demandado kaj registrado de novaj indikaĵoj de la atestantoj. Lastatempaj serĉfosadoj, havantaj celon trovi eventualan lokon de la enterigo de Barbara, dume estis senrezultaj.

Registrolibro de mirakloj de Barbara el ŽagarėRedakti

Kiam pasis cent jaroj depost la unua mencio de Barbara meze de 18-a jarcento, la 7-an de januaro 1860 episkopo Motiejus Valančius devigis tiaman paroĥestron de Malnova Žagarė S. Limaževičius registri miraklojn kaj aliajn Di-favoraĵojn ricevitaj kun propeto de Barbara. Tiel estis komencita registrolibro de mirakloj de Barbara el Zhagare. Ĝis la 14-a de decembro 1940 en ĝi estis enskribitaj 97 okazoj, sed neniu el ili estis esplorita laŭ kanonaj postuloj. Dum sovetia tempo oni supozis, ke la registrolibro de mirakloj perdiĝis. Post restarigo de Litovia sendependeco en la jaro 1990, la paroĥestro de la preĝejo de sanktaj apostoloj Petro kaj Paŭlo en Žagarė Boleslovas Babrauskas SJ komencis serĉadon de la libro kaj en la jaro 1994 ĝin trovis.

Ĉi tiun netakseble valoregan registrolibron de mirakloj konservis pastro Pranciškus Ščepavičius, kiu dum tiu komplika periodo por Litova Eklezio estris paroĥon de Malnova Žagarė. La libro sendube plej bone atestas famon pri sankteco de miraklistino Barbara – fama sanctitatis, kiu malgraŭ diversaj politikaj ŝanĝoj kaj okupaciaj reĝimoj neniam ĉesis.

Proceso por beatifiko kaj kanonizoRedakti

Episkopo Eugenijus Bartulis el Šiauliai la 11-an de novembro 2004 turnis sin al la Sankta Seĝo kun peto N-ro 0376/04 komenci proceson por beatifiko-kanonizo de Barbara el Žagarė. Respondante la Sankta Seĝo la 13-an de majo 2005 informis, ke laŭ normoj de la Kongregacio pri proklamo de sanktuloj, aprobitaj la 7-an de februaro 1983 kaj dediĉitaj al episkopoj, esplorantaj kandidatojn al sanktuloj, ne ekzistas obstakloj komenci ĉi tiun proceson. Surbaze de la supra permeso kaj konsidere petojn de la kredantoj de Šiauliai-diocezo, episkopo Eugenijus Bartulis la 24-an de septembro 2005 solene komencis proceson por beatifiko kaj kanonizo de Barbara el Žagarė. Por gvidi la proceson estis destinitaj jenaj membroj de la tribunalo: postulanto – pastro, teologia magistro Marius Dyglys, juĝisto – pastro, teologia licenciulo Egidijus Venckus, defendanto de justeco – pastro, teologia licenciulo Saulius Paliūnas, notario – pastro, teologia licenciulo Tomas Kedušis.

FontojRedakti

  • Archivum Secretum Apostol. Vaticanum, Congr. Concilio, Lib. litt. visit., (1752–1758), fol. 299 r-301 r. Relat. Dioec. 713, An. 1755 D. no Antonio Tiskevicius, Dioecesis Samogitiae, a. Vol. 64, fol. 220.
  • Žemaičių vyskupo Antano Tiškevičiaus reliacija popiežiui Benediktui XIV 1755 m., – Relationes status diocesium in Magno Ducatu Lituaniae“ (Vol I. Dioceses Vilnensis et Samogitiae: Roma. Lietuvių katalikų mokslo akademija, 1971. P. 366–368, Serija: Fontes historiae Lituaniae). Šiuo dokumentu domėjosi, jį suredagavo ir 1971 m. išspausdino Romos Grigaliaus universitete dirbęs profesorius Paulius Rabikauskas SJ.
  • Barboros Žagarietės užtarimu įvykusių stebuklų registracijos knyga, pradėta registruoti vyskupo M. Valančiaus įsakymu 1860 m. sausio 7 d. ir baigta registruoti 1940 m. gruodžio 14 d. (DTBŽ archyvas).
  • 1876 m. liepos mėn. 9 d. Kauno vicegubernatoriaus Ryžkovo raštas Žemaičių vyskupui Aleksandrui Beresnevičiui. – Lietuvos valstybės istorijos archyvas. F.1671. Ap. 4. B.500. L.6, 6v., 7.
  • Lietuvos Komunistų partijos Joniškio r. komiteto nutarimas Nr. 129-s, 1962.04.2. – Lietuvos centrinis valstybės archyvas. F. R-181. Ap. 3. B. 64. L. 147.
  • Sovietinės Lietuvos TSR Ministrų tarybos nutarimas Nr. 172-s, 1963.03.19. – Lietuvos centrinis valstybės archyvas. F. R-181. Ap. 1 B. 142. L. 78.
  • [Juozas Markulis. Teismo medicinos tarnybos raida Lietuvoje (1795–1965). Medicinos mokslų daktaro disertacija. Vilniaus Valstybinis V. Kapsuko universitetas. Vilnius: 1966, psl. 323–334.
  • Congregazione delle Cause Dei Santi, Prot. Nr. 2644 – 1 / 04, Romae, die 13 Maii A.D. 2005, Iosephus Card. Saraiva Martins, Praefectus, +Eduardus Nowak, Archiepiscopus tit. Lunensis a Secretis.