Helmstadt-Bargen

(Alidirektita el Bargen (Helmstadt-Bargen))

Helmstadt-Bargen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rhein-Neckar kaj en la distriktaro Karlsruhe de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2018 la komunumo havis 3 739 loĝantojn.

Helmstadt-Bargen
Blazono
Helmstadt-Bargen in HD.svg
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Karlsruhe
Distrikto Distrikto Rhein-Neckar
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 07263
Poŝtkodo 74921
Aŭtomobila kodo HD
Oficiala Municipokodo 08226106
Politiko
Komunumestro Theo Sauer
Adreso de la administrejo Rabanstraße 14
Demografio
Loĝantaro 3739 (stato 2018-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2018)]
Geografio
Koordinatoj 49°19′33″N 08°58′34″O  /  49.32583°N, 8.97611°O / 49.32583; 8.97611 (Helmstadt-Bargen) (mapo)Koordinatoj: 49°19′33″N 08°58′34″O  /  49.32583°N, 8.97611°O / 49.32583; 8.97611 (Helmstadt-Bargen) (mapo)
Alto super la marnivelo 219 m
Areo 27,95 km²
Oficiala retejo http://www.helmstadt-bargen.de
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

Helmstadt-Bargen situas inter la monteta kamparo de Kraichgau kaj la malgranda Odenwald. Sur la teritorio de la komunumo fluas kvin riveretoj, nome Schwarzbach, Wollenbach, Forstbach, Gäulbach kaj Wartschaftbach.

Najbaraj komunumojRedakti

La najbaraj komunumoj de Helmstadt-Bargen estas Aglasterhausen, Obrigheim, Hüffenhardt (ĉiuj en la distrikto Neckar-Odenwald), Bad Rappenau (distrikto Heilbronn), Neckarbischofsheim, Waibstadt, Epfenbach kaj Reichartshausen (ĉiuj en la distrikto Rhein-Neckar).

HistorioRedakti

En la jaro 1970 la tiama komunumo Flinsbach estis aligita al Helmstadt. La komunumo Helmstadt-Bargen estiĝis en la kadro de la komunuma reformo de Baden-Virtembergo la 1-an de januaro 1975 per la kunfandigo de la urboj Helmstadt kaj Bargen.

 
Blazono de Helmstadt

HelmstadtRedakti

Helmstadt estis unuan fojon skribe menciita en la jaro 792 en dokumento de la Kodekso de Lorsch. Ek de la 13-a jarcento Helmstadt estis sidejo de la nobela familio de la Sinjoroj de Helmstadt, kiu posedis la regnoservuton sub la suvereneco de Palatinato. En la jaro 1803 Helmstadt fariĝis parto de Baden.

 
Blazono de Bargen

BargenRedakti

Bargen estis fondita proksimume en la jaro 600 kiel franka setlejo. Ĝi estis unuan fojon menciita en la jaro 792 en la kodekso de Lorsch. En de 1380 ĝis ĝi falis al Baden en la jaro 1803 ĝi apartenis al Palatinato.

Vidu ankaŭRedakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Bargen.
 
Blazono de Flinsbach

FlinsbachRedakti

La unua dokumenta mencio de Flinsbach datiĝas el la jaro 1365. Inter 1380 kaj 1803 la loko apartenis al Palatinato. La sinjoroj de la loko unue parte kaj ek de 1770 komplete estis la Sinjorj de Helmstatt. En 1803 la loko falis al Baden.

TrafikoRedakti

StratojRedakti

La plej grava strato de la urbo estas B 292, kiu pasas okcidente de Helmstadt. Tra la urbo pasas la Kamparstrato L 530 de Lobbach al Haßmersheim.

FervojoRedakti

Helmstadt situas ĉe la fervoja linio Schwarzbachtalbahn de Meckesheim al Aglasterhausen, kiu ĝis 2009 kune kun la fervoja linio Elsenztalbahn kaj la linio de Sinsheim-Steinsfurt al Eppingen estis elektrigita kaj integrita al la regiona trajnreto Rejno-Neckar, tiel ke estiĝis rektaj ligoj al Heidelberg kaj Mannheim.

Eksteraj ligilojRedakti