Barkarolo estas voĉa aŭ instrumenta muzika formo laŭ triopatakto ( 3/8-, 6/8-, 9/8- aŭ 12/8-takto) kun uniforma ritma akompano, aludante la malrapidan movadon de boato.

Origino redakti

Fakte, origine, barkarolo estis kanto de veneciaj gondolistoj. Unua barkarolo aperis dum 1699 en la baleto de André Campra La Karnavalo de Venecio. Tiam poste, en 1710, verŝajne en respondo al la sukceso de la unua, Campra enkondukis novan feriadon en siaj Veneciaj Festoj . Malgraŭ, ke la barkaroloj estis pli famaj dum la romantika periodo, ilia genro estis sufiĉe konata en la 18-a jarcento por Charles Burney, kiu citis ilin en La aktuala stato de muziko en Francio kaj Italio (1771), kaj celebras ilin kiel tre ŝatata formo por "kolektantoj de bona gusto"[1].

Ekzemploj redakti

Referencoj redakti

  1. Maurice Brown (1980). «Barcarolle» en The New Grove Dictionary of Music and Musicians (La nova vortaro de George Grove pri muziko kaj por muzikistoj) (angle). Stanley Sadie. Londono, Macmillan. ISBN 1-56159-174-2.

Eksteraj ligiloj redakti