Baseno de Wittlich

baseno de Wittlich
la basrno de Wittlich apud Bekond

La baseno de Wittlich (ankaŭ Vitliŝa baseno) estas la daŭrigo de la Trevira valo nordorienten. Ĝi ne nur estas videbla en la pejzaĝo kiel longa plata kavaĵo, sed ankaŭ de la strukturo ĝi estas baseno. Centre de la baseno situas la distrikturbo Wittlich.

GeografioRedakti

La vitliŝa baseno etendiĝas de Schweich en la sudokcidento ĝis preskaŭ al la Mozelo norde de Wittlich, estante ĉ. 45 km longa. La larĝeco atingas ĉ. 7 km. La meza alteco super marnivelo estas 180 m. Ĝia plej malalta punkto estas apud Wengerohr, urboparto de Wittlich kaj ĉe la rivero Lieser, flankrivereto de la Mozelo en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. La geologia baseno limiĝas nordokcidente de la Meulenwald, sudoriente de la Mozelaj montoj kaj oriente de la Kondelwald.

La Vitliŝa baseno estas deakvigata de la rivereto Lieser kaj ĝiaj flankriveretoj. La diaklaza rokaĵo en la subgrundo enhavas pli da grundakvo ol la ĉirkaŭo. La milda klimato similas al la kondiĉoj de la mozelvalo. Pro la protekta situo ebla kultivi tabakon.

Geologia superrigardoRedakti

La hodiaŭ baseno ekestis jam antaŭ 250 milionoj de jaro dum la terhistoria epoko de la permio pere de sinkado de la regiono. Ĝi estas tektona fosego. La fosegon kaŭzis paleogeomorfologiaj, tektonaj kaj sedimentologiaj fortoj,kun terendislokiĝo de pluraj kilometroj. La ĉefa terendislokiĝo havis larĝecon de 700 – 1000 m.

La baseno enrompiĝis en la variska Rejnlanda Ardeza Montaro. pro diversaj faŭltoj kaj tektonikaj terendislokiĝoj dum devonio kaj karbonio.

La rokaĵoj de la baseno estas el la ruĝkuŝaĵo (germane: Rotliegend) . La rokaĵtavolo estas parte sub pli junaj sedimenttavoloj de la Meza kaj Supra sabloŝtono kaj de terciaraj kaj kvarternarajedimentoj. La pli junaj tavoloj montras, kde la sinkado de la tero ne nur okazis en permio, sed ankaŭ dum la postaj terepokoj. Eĉ la terciaraj kaj kvaternaraj tavoloj montras terendislokiĝojn de ĝis 20 m.

Geologia evoluadoRedakti

Post la variska ontogenezo akompanta de vulkanaj eventoj , izostaziaj ekvilibriaj moviĝoj formas intermontaj sinkkavajoj. En tiuj kavaĵoj sedimentiĝas la ŝtonrompitaĝo el la malsinkanta montaro.

Kompare kun aliaj intramontaj sinkkavaĵoj de la variska montaro la formado de la baseno de Wittlich okazis reletive malfrue. Oni vidas analogion kun la pli suda Saar-Nahe-baseno. Male al tio oni ne konas en la Vitliŝa baseno sedimentaĵoj el permio kaj karbonio.

ReferencojRedakti


LiteraturoRedakti

  • Wilhelm Meyer: Geologie der Eifel.Schweizerbart'sche Verlagsbuchhandlung. Stuttgart. 1986, paĝoj 534ff, ISBN= 3-510-65127-8
  • Roland Walter et al.: Geologie von Mitteleuropa. Schweizerbart'sche Verlagsbuchhandlung. 5a eldono, Stuttgart, 1992, paĝoj 171, 181, ISBN= 3-510-65149-9
  • Landesamt für Geologie und Bergbau Rheinland-Pfalz (Hrsg.): Geologie von Rheinland-Pfalz. E. Schweizerbart'sche Verlagsbuchhandlung, Stuttgart 2005, ISBN 3-510-65215-0.

Eksteraj ligilojRedakti