Batalo ĉe kabo Espero

Pacifika batalo de la Dua Mondmilito

La Batalo ĉe kabo Espero, Batalo ĉe kabo Esperance, konata ankaŭ kiel Dua Batalo de insulo Savo kaj, en japanaj fontoj, Marbatalo de insulo Savo (サボ島沖海戦), okazis en 11a–12a de Oktobro, 1942, en la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito inter la Imperia Japana Ŝiparmeo kaj la Usona Mararmeo. Tiu marbatalo estis la dua el kvar ĉefaj surfacaj konfliktoj dum la Kampanjo de Guadalcanal kaj ĝi okazis je la enirejo al la markolo inter la insulo Savo kaj Guadalcanal en la Salomonoj. La kabo EsperoEsperance (9°15′S 159°42′E) estas la plej norda pinto en Guadalcanal, kaj la batalo prenis sian nomon el tiu punkto.

La tre damaĝita japana krozoŝipo Aoba elŝipigas mortintojn kaj vunditojn ĉe Buin, Bougainville, kaj en Ŝortlandaj Insuloj kelkajn horojn post la batalo de la 12a de Oktobro, 1942.

En la nokto de la 11a de Oktobro, la japanaj marfortoj en la areo de la Salomonoj — sub la komando de la vicadmiralo Guniĉi Mikaŭa — sendis pli gravan liveran kaj plifortigan konvojon al siaj fortoj en Guadalcanal. La konvojo konsistis el du hidroplanŝipoj kaj ses destrojeroj kaj estis komandita de admiralo Takacugu Jojima. Samtempe, sed en aparta operaco, tri pezaj krozoŝipoj kaj du destrojeroj — sub la komando de admiralo Aritomo Gotō — intencis bombardadi la aliancanan flughavenon en Guadalcanal (nome Henderson Field fare de la Aliancanoj) kun la celo detrui la aliancanajn aviadilojn kaj la flughavenajn instalaĵojn.

Tuj antaŭ noktomezo la 11an de Oktobro, usona forto de kvar krozoŝipoj kaj kvin detrojeroj — sub la komando de admiralo Norman Scott — interrompis la iradon de la forto de Gotō ĉar ĝi alproksimiĝis al la insulo Savo proksime de Guadalcanal. Surprize por la japanoj, la militŝipoj de Scott sinkigis unu el la krozoŝipoj de Gotō kaj unu el liaj destrojeroj, tre damaĝis alian krozoŝipon, mortige vundigis Gotō, kaj devigis la ceteron de la militŝipoj de Gotō forlasi la bombardan mision kaj retiriĝi. Dum la interŝanĝo de pafado, unu el la destrojeroj de Scott estis sinkigita kaj unu krozoŝipo kaj alia destrojero estis tre damaĝitaj. Dume, la japana liverkonvojo sukcese kompletigis la liveradon en Guadalcanal kaj ekfaris revenveturon sen esti malkovrita de la forto de Scott. Poste, en la mateno de la 12a de Oktobro, kvar japanaj destrojeroj el la liverkonvojo revenis por helpi la retiriĝon de Gotō, kaj damaĝis militŝipojn. Aeratakoj fare de usonaj aviadiloj el la flughaveno Henderson Field sinkigis du el tiuj destrojeroj poste tiun tagon.

Kiel en la antaŭaj marbataloj ĉirkaŭ Guadalcanal, la strategia rezulto estis necerta ĉar nek la ŝipoj de Japanio nek tiuj de Usono sekurigis operacan kontrolon de la akvoj ĉirkaŭ Guadalcanal kiel konsekvenco de tiu agado. Tamen, la Batalo ĉe kabo Espero havigis gravan moralan plialtigon por la Usona Mararmeo post la malvenko de la insulo Savo.

Bibliografio redakti

  • Cook, Charles O. (1992). The Battle of Cape Esperance: Encounter at Guadalcanal (Reissue ed.). Naval Institute Press. ISBN 1-55750-126-2.
  • Frank, Richard B. (1990). Guadalcanal: The Definitive Account of the Landmark Battle. New York: Penguin Group. ISBN 0-14-016561-4.