La Batalo de Ĥajbar okazis en la jaro 629 inter islamanoj kaj judoj loĝantaj en la oazo de Ĥajbar , situanta ĉe 150 km el Medino en nordokcidento de la Araba Duoninsulo, en nuntempa Sauda Arabio. Laŭ islamaj fontoj, la islamanoj atakis judojn kiuj estis rifuĝintaj en fortikaĵon.[1]

Pri la tialoj de tiu atako, la skota historiisto William Montgomery Watt notas la eston en Hajbar de la Banu Nadir, kiuj estis incitintaj malamikecojn inter najbaraj arabaj triboj kontraŭ la islama komunumo en Medino. Itala orientalisto Laura Veccia Vaglieri, kvankam fidante la teorion de Watt, postulas aliajn motivojn inklude la prestiĝon kiun tiu engaĝiĝo donus havi Muhammad inter liaj sekvantoj, same kiel la akiraĵo kiu estus uzataj por suplementi futurajn kampanjojn.[2][3]

La Judoj de Ĥajbar fine kapitulacis kaj estis rajtigitaj loĝi en la oazo kondiĉe ke ili donu dekonon de sia produkto al islamanoj. Judoj pluloĝis en la oazo dum kelkaj jaroj ĝis ili estis elpelitaj de la kalifo Umar. La trudo de imposto al la konkeritaj judoj utilis kiel antaŭaĵo por provizoj de la islama juro postulante la imponon de imposto konata kiel jizja al la ne-islamanoj sub islama regado, kaj konfiskado de tero aparteninta al ne-islamanoj por la kolektiva propraĵo de la islama komunumo.[2][4][5] Siavice, ne-islamanoj ricevis permeson praktiki sian fidon, ĝui ioman komunuman aŭtonomecon, ricevi islamŝtatan protekton kontraŭ ekstera agreso, kaj liberiĝi el militservo kaj el zakato, kio estas deviga por islamaj civitanoj.

Referencoj redakti

  1. Ali, Encyclopædia Britannica Online, alirita la 2007-10-12
  2. 2,0 2,1 Veccia Vaglieri, L. "Khaybar", Encyclopaedia of Islam
  3. Stillman 19
  4. Stillman 18–19
  5. Lewis 10

Bibliografio redakti

  • Guillaume, Alfred. The Life of Muhammad: A Translation of Ibn Ishaq's Sirat Rasul Allah. Oxford University Press, 1955. ISBN 0-19-636033-1
  • Jafri, S.H.M. The Origins and Early Development of Shi'a Islam. Longman;1979 ISBN 0-582-78080-2
  • Lewis, Bernard. The Jews of Islam. Princeton: Princeton University Press, 1984. ISBN 0-691-00807-8
  • Lings, Martin. (1983) Muhammad: his life based on the earliest sources. Inner traditions international.
  • Shibli Nomani. (1970) Sirat al-Nabi. Karachi: Pakistan Historical Society.
  • Muhammad Husayn Haykal (2008). The Life of Muhammad. Selangor: Islamic Book Trust. ISBN 978-983-9154-17-7.
  • "The Conquest of Kyber." Restatement of History of Islam. N.p., n.d. Web. 17 Apr 2012. <http://www.al-islam.org/restatement/29.htm>.
  • Stillman, Norman. The Jews of Arab Lands: A History and Source Book. Philadelphia: Jewish Publication Society of America, 1979. ISBN 0-8276-0198-0
  • Ramadan, Tariq. (2007) In the Footsteps of the Prophet. Novjorko: Oxford University Press.
  • Spencer, Robert. "'Khaybar, Khaybar, O Jews.'." Human Events 62.27 (2006): 12. Academic Search Premier. Web. 24 Apr. 2012.
  • Ṭabarī. The History Of Al-Ṭabarī: Taʾrīkh Al-rusul Wa'l Mulūk. Albany : State University Of New York, 1985-2007. Print.
  • Montgomery Watt, W. (1956). Muhammad at Medina. Oxford University Press.
  • Montgomery Watt, W. (1964). Muhammad: Prophet and Statesman. Oxford University Press.
Enciklopedioj