Batalo de Gaŭgamelo

(Alidirektita el Batalo de Gaŭgamela)

La Batalo de GaŭgameloGaŭgamela, greke Γαυγάμηλα), nomita ankaŭ la Batalo de Arbela, estis grava batalo dum la invado fare de Aleksandro la Granda de la persa Akemenida Imperio. En 331 a.K. la armeo estrita de Aleksandro de la Helena Ligo kontraŭis la persian armeon de Dario la 3-a ĉe Gaugamela, proksime de la nuntempa urbo Dihok ĉe Mosulo (Iraka Kurdistano).[1] Kvankam forte supernombrita,[2] Aleksandro iĝis venka pro la superaj taktikoj de sia armeo kaj sia lerta uzado de malpeza infanterio. Ĝi estis decidiga venko por la Helena Ligo kaj kondukis al la falo de la Akemenida Imperio.

Batalo de Gaŭgamelo, flandra tapiŝo el la unua duono de la 18a jarcento.

La perdoj (mortoj, vunditoj kaj kaptitoj) estis multegnombraj sed malekvilibre ĉefe ĉe persoj. La diversaj montritaj ciferoj varias laŭ la fontoj. Ĉe grekoj 100 infanterianoj kaj 1,000 kavalerianoj (laŭ Ariano); 300 infanterianoj (laŭ Kurcio Rufo); 500 infanterianoj (laŭ Diodoro Sikulo). Ĉe persoj tamen multaj pliaj: 40,000 (laŭ Kurcio Rufo) 47,000 (laŭ Nick Welman) 90,000 (laŭ Diodoro Sikulo) 300,000+ kaptitoj (laŭ Ariano)[3]. Tamen oni konsideru ke ĉiuj ciferoj venas el grekaj (respektive okcidentaj fontoj) kio povas ebligi malpliigon de la malekvilibro.

Post tiu batalo Aleksandro konkeris Babilonon, duonon de Persio, kaj ĉiujn partojn de Mezopotamio kiuj ne estis jam sub sia kontrolo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. [1] Alirita la 24an de Novembro 2016
  2. 47,000 grekoj laŭ Green, Peter (2013). Alexander of Macedon, 356–323 B.C.: A Historical Biography. Berkeley and Los Angeles, California: University of California Press. ISBN 978-0-520-95469-4., p. 288 kontraŭ 100,000 (Delbrück, Hans (1990). History of the Art of War. Tradukita de Walter J. Renfroe Jr. Lincoln, Nebraska: University of Nebraska Press. ISBN 978-0-8032-6584-4.)-250,000 persoj (laŭ moderna ĉirkaŭkalkulo) 250,000–1,000,000 (laŭ antikvaj fontoj)
  3. Arrian (1893). Chinnock, E. J., eld. Anabasis Alexandri.

Koordinatoj: 36° 33′ 36″ Nordo 43° 26′ 38″ Oriento / 36.56 °N, 43.444 °O / 36.56; 43.444 (mapo)

Eksteraj ligiloj redakti