Batalo de Los-Anĝeleso

Batalo de Los-Anĝeleso estas nomita la kontraŭaviadila pafado de la usona militistaro post la apartigado de neidentigataj flugantaj objektoj (nifoj) super Los-Anĝeleso, Kalifornio dum la fruaj horoj de la 25-a de februaro 1942. Komence oni estis atendinta japanan aeratakon, sed oni konjektas ke ĝi estis nur perdita veterbalono, zepelino, ĉiel-laterno aŭ japana balonbombo (Fu-Go), aŭ simple imaginaro kaŭzita per atmosferaj cirkonstancoj kaj militkaŭza nervostreĉo. Ankaŭ la ebleco de ekstertera flugobjekto ne estis ekskludita. Oficiale oni parolis pri falsalarmo. La vera kaŭzo restas ankoraŭ enigma.

La ŝajna atako daŭris unu horon; mortis 3 civiluloj per perditaj pafaĵoj kaj ceteraj tri kaŭze de koratako per la streso kaj timo.