Batalo de Piĉinĉa

(Alidirektita el Batalo de Piĉinĉo)

La Batalo de Piĉinĉa Pichincha okazis la 24-a de majo de 1822 ĉe la deklivaro de la vulkano Piĉinĉa, je pli ol 3.000 metroj super marnivelo, ĉe la urbo Kito en Ekvadoro.

Sendependigo de Hispanameriko
en ruĝa la teritorioj de la reĝistoj.

La batalo, kiu okazis en la kunteksto de la Militoj de Hispanamerika Sendependiĝo, estis kontraŭstaro de la sendependentista armeo estrita de la generalo venezuela Antonio José de Sucre kontraŭ la reĝista armeo estrita de la generalo Aymerich. La malvenko de la hispana armeo kondukis al la liberigo de Kito kaj sekurigis la sendependon de la provincoj kiuj apartenis al la Real Audiencia de Quito, konata ankaŭ kiel la Prezidenteco de Quito, la kolonia administra jurisdikcio hispana el kiu finfine eliris la Respubliko Ekvadoro.[1]

Antaŭaĵoj redakti

Oni povas aserti, ke la milita kampanio por la sendependo de la Presidencia de Quito (poste Ekvadoro) ekis la 9-a de oktobro de 1820, kiam la marborda urbo Guayaquil proklamis sian sendependiĝon el Hispanio post rapida kaj preskaŭ sensanga insurekcio fare kontraŭ la loka soldataro. La estroj de la insurekcio, nome kombino de oficiroj peruaj kaj venezuelaj de la kolonia armeo kun lokaj kaj patriotismaj intelektuloj, formis registaran konsilantaron kaj armeon cele defendi la urbon kaj etendigi la sendependendisman movadon al aliaj provincoj de la Presidencia.

Tiam la iro de la sendependigaj militoj en Sudameriko estis ŝnaĝinta kontraŭ Hispanio; la venko de Simón Bolívar en la Batalo de Bojakao konfirmis la sendependigon de la Vicreĝlando de Nova Granado, dum en la sudo José de San Martín, post elŝipiĝo kun sia armeo ĉe la perua marbordo en septembro de 1820, preparis la kampanjon por la sendependigo de la Vicreĝlando de Peruo.

Notoj redakti