Baziliko de Vézelay
La Abatejo de Vézelay (nuntempe konata kiel Baziliko Sankta Maria Magdeleno de Vézelay; france Basilique Sainte-Marie-Madeleine) estis benediktana kaj kluniza monaĥejo en Vézelay en la franca departemento Yonne (Burgonjo, Francio). La abateja preĝejo havas aron de ikonoj skulptitaj sur kapiteloj kaj portikoj, unu el la plej elstaraj de la burgonja romaniko, kvankam plejparto de ĝia ekstera ornamado estis damaĝita dum la Franca revolucio. La preĝejo kaj la monteto de Vézelay estis aldonitaj al la listo de la Monda heredaĵo de Unesko en la jaro 1979.
Baziliko de Vézelay | ||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
monaĥejo, malgranda baziliko [+] | ||||||||||||||||||||||||||||||
Koordinatoj | 47° 27′ 59″ N, 3° 44′ 54″ O (mapo)47.4663888888893.7483333333333Koordinatoj: 47° 27′ 59″ N, 3° 44′ 54″ O (mapo) | |||||||||||||||||||||||||||||
Akvokolektejo | 1,83 km² (183 ha) [+] | |||||||||||||||||||||||||||||
Areo | 1,83 km² (183 ha) [+] | |||||||||||||||||||||||||||||
Baziliko de Vézelay | ||||||||||||||||||||||||||||||
Vikimedia Komunejo: Basilique Sainte-Marie-Madeleine de Vézelay [+] | ||||||||||||||||||||||||||||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||
Ĝi estis konstruita en 1037 de Geoffroy, abato de Vézelay, kiu ĝin dediĉis al la kultado icó al culto de Maria el Magdalo, la loko rapide konvertiĝis en pilgrimejo. La reputacio de la abatejo kontribuis al la prospereco de la vilaĝo kaj ties disvolviĝo. En 1096, la abato Artaud ekigis la ampleksiĝon de la abatejo. La laborado daŭris ĝis 1104 kaj el tiu epoko nur konserviĝas la navo.
En julio 1120, la antaŭa vespero de Sankta Magdaleno la strukturo de la abatejo brulis kaj falis (kaŭzante la pereon de 1127 personoj). Nova navo konstruiĝis kaj finkonstruiĝis en 1138.