Beatriz y los cuerpos celestes
Beatriz y los cuerpos celestes (Beatriz kaj la ĉielaj korpoj) estas verko de Lucía Etxebarria, kiu ricevis la Premion Nadal de 1998 kaj estis publikigita en 1998.[1] La verko temas pri translokigo de la historio de Bea, junulino kiu pasigis tri jarojn en Skotlando kaj revenas al Madrido, kiu aspektas al ŝi griza kaj seninteresa. La komparo inter ambaŭ urboj utilas por meditado kaj memoro projekciita al du virinoj kiujn ŝi amis (Caitlin -Cat - kaj Mónica) En la komparo plej bone aperas Mónica, spite la fakton ke Cat estas kiel ekzota kaj kosmopolita estus devinta influi sur Bea.
Beatriz y los cuerpos celestes | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Lucía Etxebarria |
Lingvoj | |
Lingvo | hispana lingvo |
Eldonado | |
Loko de rakonto | Madrido |
Intrigo
redaktiBeatriz estas madrida junulino dubema kaj nesekura. Ŝi idealigas Mónica, alloga kaj senprema samklasanino. Beatriz pensas, ke Mónica estas perfekta, klopodas por imiti ŝin kaj sekvas ŝin al drogkonsumado kaj nokta diboĉado. Ili eĉ ektrafikas drogon en diskotekoj. Mónica supozas la sentojn de sia amikino kaj flirtas kun ŝi dum ŝi amoras kun diversaj viroj. La drogkonsumado kun la intensa diboĉado kondukas Beatriz al kolapso, pro kio ŝiaj gepatroj sendas ŝin studi al Edinburgo. Tie ŝi konas Cat, lesbanino kiu iĝas ŝia fianĉino kaj sukcesas rektigi ŝian vivon. Kiam Bea revenas al Madrido, ŝi rekontaktas kun sia amikino Mónica, kiu estas en centro de sentoksigo.
Analizo
redaktiLa restado en Skotlando povus iĝi inica, sed ĝi ludas malpli gravan rolon ol la reveno al Madrido, kiu utilas por akra kritiko al la madrida burĝaro, maltaŭgaj gepatroj, privataj lernejoj ktp. Bea parolas per unua persono, kaj ne tro dense cerbumadas. Laŭlonge de la veko pluras aludoj al mondo de astronomio kiel paralela rigardo al la vivo de la roluloj, jam ekde la titolo kaj eĉ la bildo de la kovrilpaĝo.
- 1.- "Órbita cementerio" (Tombeja orbito, pri la loko, kien iras neutilaj satelitoj), nur tripaĝa enkonduko;
- 2.- "La ciudad en ruinas" (La ruina urbo), pri Cat;
- 3.- "En el lugar del miedo" (Timejo), trioble pli longa, pri Mónica. Krome estas pluraj scenoj eksterintrigaj, malverecaj kaj komplikigaj;
- 4.- "Luz desde una estrella muerta" (Lumo el mortinta stelo), seppaĝa epilogo. Mónica jam ne estas alloga, estas malaltira estaĵo en centro de sentoksigo. Klopodo por rekontakti kun Cat malsukcesas.
Referencoj
redakti- ↑ Lucía Etxebarria, Beatriz y los cuerpos celestes, Destino, Barcelona, 1998, ISBN = 84-233-2986-0
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Beatriz y los cuerpos celestes en la hispana Vikipedio.