Beaumont-Village estas franca komunumo situĝinta en la departemento de Indre-et-Loire, en la regiono Centro-Valo de Luaro. Ĝi estas najbaro de Montrésor.

Beaumont-Village
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Centro-Valo de Luaro
Departemento Indre-et-Loire
Arondismento Loches
Kantono Loches
Komunumaro Montrésor
Urbestro Joël Baisson (2014-2020)
Insee-kodo 37023
Poŝtkodo 37460
Demografio
Loĝantaro 280 (2013)
Loĝdenso 14,5 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 47° 11′ N, 1° 12′ O (mapo)47.17831.2069Koordinatoj: 47° 11′ N, 1° 12′ O (mapo)
Alteco 86 ĝis 144 m
Areo 19,25 km2
Situo
Beaumont-Village (Francio)
Beaumont-Village (Francio)
DEC
Map
vdr

Iliaj loĝantoj estas nomataj Beaumontois kaj Beaumontoises.

Geografio redakti

Proksime de la komunumo estas la rivero Olivet, branĉrivero de la rivero Indrois.

La komunumo troviĝas en la geografia areo kaj la zono de produkto de lakto, de fabrikado kaj de rafinado de la fromaĝo Valençay.

Historio redakti

Ĝis 1700, Beaumont kaj Montrésor estis unu sola paroĥo. Antaŭ sia sendependiĝo, Montrésor nomiĝis Beaumont-ville kaj post tiu apartigo Beaumont iĝis Beaumont-Village.

Demografio redakti

En 2013, la komunumo enhavis 280 loĝantojn. La evoluo de la loĝantaro estas konata tra la popolnombradoj faritaj en la komunumo ekde 1793. Ekde la 21-a jarcento, la realaj popolnombradoj de la komunumoj enhavantaj malpli ol 10 000 loĝantojn okazas ĉiuj 5 jaroj, kontraŭe al la komunumoj kiuj havas popolnombradon ĉiujare.

Lokoj kaj monumentoj redakti

En la arbaro de Beaumont oni povas vidi la kapelon Notre-Dame-du-Chêne. Kapelo estis konstruita en 1769, en la arbaro de Beaumont, por gastigi statuon de la Virgulino Maria, kiu antaŭe estis en niĉo sur ŝtona kolono. Ĝi iĝis loko de jara pilgrimado. Pro manko de konservado, ĝi iĝis ruino kaj nova kapelo estis konstruita en 1897. Hodiaŭ, la pilgrimado okazas la 2-an dimanĉon de septembro.

En la burgo, moderna eklezio estis konstruita en la instigo de la parokesto Fernand Amand, sia konstruado komencis en 1959, ĝis malfermis en 1961. Kun altaro de blua granito de Labradoro, ĝi enhavas nuntempan virgulinon Ricwal: Notre-Dame-de-la-Route, plus murajn freskojn faritajn de Mlle Mesnet (1992). La muraj pentraĵoj de la 13-a kaj 14-a jarcentoj kiuj devenas de la eklezio detruita en 1949 reintigris la eklezion.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Beaumont-Village en la franca Vikipedio.

Vidu ankaŭ redakti

Interna ligilo redakti

Eksteraj ligiloj redakti