Bechlín (germane Bechlin) estas municipo en Ĉeĥio proksime de Roudnice nad Labem (6 km) en distrikto Litoměřice. Ĝi konsistas el 2 partoj - Bechlín kun 280 domoj kaj Předonín kun 198 domoj. En la jaro 2023 tie loĝis 1 347 loĝantoj.

Bechlín
germane Bechlin
municipo
Vilaĝplaco en Bechlín
Oficiala nomo: Bechlín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Litoměřice
Administra municipo Roudnice nad Labem
Historia regiono Bohemio
Situo Bechlín
 - alteco 209 m s. m.
 - koordinatoj 50° 24′ 58″ N 14° 20′ 26″ O / 50.41611 °N, 14.34056 °O / 50.41611; 14.34056 (mapo)
Areo 15,32 km² (1 532 ha)
Loĝantaro 1 347 (2023)
Denseco 87,92 loĝ./km²
Tabulo Malsupraohara tabulo
Unua skribmencio 1295
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 411 86
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0423
NUTS 5 CZ0423 564575
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bechlín
Retpaĝo: www.bechlin.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Štětí, Krabčice, Libkovice pod Řípem, Račice, Záluží, Dobříň kaj Horní Počaply.

Historio redakti

Unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1295. Arĥeologiaj trovoj tamen pruvas pli fruan ekziston de la setlejo. Nomdeveno ne estas klara. Laŭ unu supozo la nomo devenas el germana Bächlein (rojeto), laŭ la dua, pli verŝajna ĝi devenas de propra nomo Bach (Baĥ), kiu batalis en ĉirkaŭaĵo ĝis li estis mortigita de Karolo la Granda.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 074
18801 096
18901 165
19001 264
19101 406
19211 405
JaroLoĝantoj
19301 492
19501 275
19611 376
19701 250
19801 145
19911 082
JaroLoĝantoj
20011 114
20111 175
20141 249
20161 243
20171 251
20181 250
JaroLoĝantoj
20191 266
20201 269
20211 253
20221 311
20231 347

Memorindaĵoj redakti

 
Vilao de Augustin Švagrovský

Kiel la plej malnovan memoraĵon oni rigardas preĝejon de Sankta Venceslao kun sonorilturo, kie troviĝas fundamento el 12-a jarcento. Post diversaj alikonstruoj kaj alkonstruoj kaj incendio en jaro 1666 ĝi estis denove konstruita barokstile. Plua memoraĵo estas pseŭdorenesanca vilao de A. Švagrovský kun trabarmuro, konstruita de Jan Zeyer, frato de poeto Július Zeyer. En la vilao ofte restadis fama ĉeĥa poeto Jan Neruda, kiu tie verkis sian poemaron "Kosmaj kantoj". Vilaĝa lernejo estas unu el la plej malnovaj en la tuta distrikto. Instruado en ĝi komenciĝis jam 1786-10-09. En la jaro 1927 ĝi estis malkonstruita kaj anstataŭita per nova konstruaĵo en alia loko en la vilaĝo, kie ĝi troviĝas ĝis hodiaŭ.

Ĉirkaŭaĵo redakti

En ĉirkaŭaĵo de la municipo eblas viziti rokreliefojn nomataj Kapoj de diablo.