Becoming Jane

biografia brit-irlanda historia filmo de 2007

Becoming Jane estas biografia brit-irlanda historia filmo de 2007 reĝisorita de Julian Jarrold.

Becoming Jane
filmo
Originala titolo Becoming Jane
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 2 mar. 2007, 3 okt. 2007
Ĝenro filmbiografio, amafera filmo, filma dramo
Kameraado Eigil Bryld
Reĝisoro(j) Julian Jarrold
Produktisto(j) Graham Broadbent • Douglas Rae
Scenaro Kevin Hood
Muziko de Adrian Johnston
Rolantoj Anne Hathaway • James McAvoy • Julie Walters • James Cromwell • Maggie Smith • Joe Anderson • Laurence Fox • Anna Maxwell Martin • Helen McCrory • Ian Richardson • Leo Bill • Lucy Cohu • Sophie Vavasseur
Produktinta firmao HanWay Films
IMDb
vdr

Inspirita en la vivo de la fama brita verkistino Jane Austen kaj ŝia ebla rilato kun Thomas Lefroy, la filmo baziĝas sur realaj okazaĵoj kiuj estis kolektitaj en la libro Becoming Jane Austen de Jon Spence, kiu estis historia konsilisto de la filmo. Fakte jam antaŭ Spence, ankaŭ aliaj biografoj kiel Radovici (1995)​ kaj Tomalin (2000) estis asertinta la rilaton inter Jane Austen kaj Thomas Lefroy.

La aktorino Anne Hathaway ludis la rolon de Jane Austen, dum la rolon de Thomas Lefroy ludis la skota aktoro James McAvoy. Ankaŭ Julie Walters, James Cromwell kaj Maggie Smith aperas en la filmo, kiu estis produktorita pere de la kunlaborado de diversaj kompanioj, inter kiuj BBC kaj Irish Film Board.

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo temas pri la biografio de la verkistino Jane Austen, kaj rakontas supozitan amaferon de Jane kun Thomas Lefroy, advokato kiu estis devigita de sia onklo pasigi tempon kun siaj parencoj. Havante malbonan reputacion kiel diboĉulo kaj virinemulo, Lefroy allogas Jane, kaj Jane allogas lin pro lia diferenca pens- kaj ag-maniero. Jane suferas pro la amo kiun ŝi sentas por Lefroy.

Post klopodo al geedziĝo, letero ruinigas la planojn de la paro, kaj Jane akceptas la edzinigpeton fare de alia kandidato. Tiu amafero estus la inspiro por la fama romano Pride and Prejudice.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Anne Hathaway, Jane Austen
  • James McAvoy, Tom Lefroy
  • Julie Walters, Srino. Austen
  • James Cromwell, Rev. Austen
  • Maggie Smith, Lady Gresham
  • Joe Anderson, Henry Austen
  • Lucy Cohu, Eliza De Feuillide
  • Laurence Fox, Sro. Wisley
  • Ian Richardson, Juĝisto Langlois
  • Anna Maxwell Martin, Cassandra "Cassie" Austen
  • Leo Bill, John Warren
  • Jessica Ashworth, Lucy Lefroy
  • Eleanor Methven, Srino. Lefroy
  • Michael James Ford, Sro. Lefroy
  • Tom Vaughan-Lawlor, Robert Fowle

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Becoming Jane en la angla Vikipedio.