Belgio en la Somera Olimpiko 2020

sporta delegacio

La belga teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2020 en Tokio havis 121 sportistojn. Ili partoprenis en 20 fakoj. Flagtenanto de la belga teamo estis Nafissatou Thiam kaj Félix Denayer dum la malferma ceremonio respektive Grégory Wathelet dum la ferma. La sportistoj atingis 3 orajn, unu arĝentan kaj 3 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 29-an rangon.

Belgio en la Somera Olimpiko 2020
Somera Olimpiko 2020 en Tokio
Flagtenanto:  Nafissatou Thiam kaj Félix Denayer (malfermo)
Grégory Wathelet (fermo)
Sportistoj 121 en 20 fakoj
Medaloj
rango: 29
Oro
3
Arĝento
1
Bronzo
3
Sume
7
vdr

Pro la kronvirusa pandemio la evento, kiu tenis en sia oficiala nomo la jaron "2020", estis fakte prokrastita al la 23-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2021. Kunordigis la teamon la Belga Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj redakti