Belvidejo de Petro

Belvidejo de Petro (ĉeĥe Petrova výšina) ebligas belegan vidon al la valo de la rivero Teplá. Tiun ĉi lokon vizitis rusa caro Petro 1-a la Granda dum lia restado en Karlovy Vary. Tio okazis en la jaro 1712. Rajdante sur ĉevalo - tiam ankoraŭ tra sovaĝa naturo, li atingis la pinton de la altaĵo. Tie li gravuris en la lignan krucon, kiu tiam staris sur la plej alta roko, siajn komenc-literojn (latine M.S.P.I. = manum sua Petro I.a.). Por memoro al Petro I-a staras nun sur la altaĵo lia busto. La buston oni ĉi tie starigis en la jaro 1877. Sabloŝtonan skulptaĵon faris Tomáš Seidan el Prago (profesoro de art-akademio, instruisto de konata J.V. Myslbek).

Belvidejo de Petro
ĉeĥe: Petrova vyhlídka
belvidejo
Belvidejo de Petro de glorieto de Mayer en junio de 2007
Oficiala nomo: Belvidejo de Petro
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Karlovy Vary
Administra municipo Karlovy Vary
Historia regiono Bohemio
Situo Belvidejo de Petro
 - koordinatoj 50° 13′ 22″ N 12° 52′ 46″ O / 50.22278 °N, 12.87944 °O / 50.22278; 12.87944 (mapo)
Materialo ligna kruco sur roko
Estiĝo 1877
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Petr Veliký lookout
Portalo pri Ĉeĥio

Pluaj fotoj redakti