Benedikt Eichhorn (naskiĝinta la 19-an de junio 1962 en Coesfeld, Germanujo) estas germana kabaredisto, pianisto kaj kanzonisto el Berlino.

Benedikt Eichhorn
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1962 (1962-06-19) (61-jaraĝa)
en Coesfeld
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo pianistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Post katolike stampita lernotempo en katolika Coesfeld kaj abitura ekzameno en 1981 ĉe la tiea Gimnazio Nepomucenum (fondita de jezuitoj) Eichhorn studis en la Universitato de Monastero kaj en la Universitato Duisburg-Essen kaj aktivis tie kiel kultura komisiito[1]. Post realigo de kanzonprogramo kun Tina Teubner en 1990/91 kaj studado de historio kaj muziko por instruado en gimnazioj Eichhorn translokiĝis en 1992 al Berlino, kie li nun loĝas en la kvartalo Prenzlauer Berg.

Eichhorn verkas kanzonajn tekstojn same kiel teatromuzikojn por infanteatraĵoj. Li verkis por teatroensembloj en Halle, Parchim, Berlino, Stutgarto, Munkeno, por la fama kabaredensemblo Das Kom(m)ödchen en Duseldorfo kaj por la kabaredisto Horst Evers. Ekde 1995 Eichhorn akompanas kanzoniston Thomas Pigor en la programo Pigor singt, Benedikt Eichhorn muss begleiten[1] Ekde 1998 li ĉiam denove prezentas la programon „Bezirkslieder“ kun Horst Evers.

Li ricevis diversajn distingojn, i.a. en 2010 la Germanan Kanzonpremion, kune kun Thomas Pigor[2] kaj en 2011 la Premion Löwenzahn de la humura festivalo Lachmesse (Ridfoirego) en Lepsiko[3]

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Fides Middendorf: "Erfinder des Salon-Hip-Hop" (Portreto de Benedikt Eichhorn), en la gazeto Westfalenspiegel 5/2008, p. 62

Eksteraj ligiloj redakti