Benjamin ou les Mémoires d’un puceau
(Alidirektita el Benjamin ou les mémoires d’un puceau)
Benjamin ou les Mémoires d’un puceau (Benjamin aŭ la Memoroj de virgulo) estas franca amafera komedia filmo de 1968 reĝisorita de Michel Deville kiu kunverkis la scenaron kun Nina Companéez.
Benjamin ou les Mémoires d’un puceau | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Benjamin ou les Mémoires d'un puceau |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 1968 |
Ĝenro | romantika komedio, rakonto pri plenkreskiĝo |
Kameraado | Ghislain Cloquet |
Reĝisoro(j) | Michel Deville |
Produktisto(j) | Mag Bodard |
Scenaro | Michel Deville • Nina Companéez |
Muziko de | Jean Wiener |
Rolantoj | Michèle Morgan • Michel Piccoli • Pierre Clémenti • Catherine Deneuve • Odile Versois • Jacques Dufilho • Francine Bergé • Anna Gaël • Catherine Rouvel • Lyne Catherine Jeanne Chardonnet • Cécile Vassort • André Maurice Cellié • Angelo Bardi • Diane Lepvrier • Madeleine Damien • Nina Companéez • Sacha Briquet • Tania Torrens |
Honorigoj | Louis Delluc Prize |
IMDb | |
Intrigo
redaktiEn la 18-a jarcento, 17-jaraĝa virgulo Benjamin venas kun sia maljuna servisto ekloĝi en la bieno de sia onklino, la Grafino de Valandry, kiu havas amaferon kun la Grafo Philippe. Benjamin estas persekutata de kelkaj virinoj kiuj deziras inici lin al amoro, kiel la bela Anne, kiu vere amas Philippe. Tamen pasia konflikto okazas kiam ŝi celas krei ĵaluzon al la grafo.
Geaktoraro kaj roluloj
redakti- Michèle Morgan kiel Grafino de Valandry.
- Catherine Deneuve kiel Anne
- Pierre Clémenti kiel Benjamin
- Michel Piccoli kiel Grafo Philippe
- Francine Bergé kiel Marion
- Anna Gaël kiel Célestine
- Catherine Rouvel kiel Victorine
- Jacques Dufilho kiel Camille
- Odile Versois kiel edzino
Eksteraj ligiloj
redakti- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Benjamin (1968 film) en la angla Vikipedio.