Bentué de Nocito [benTŬE denoZIto] estas loĝloko de la municipo Sabiñánigo de Hispanio​, en la sudo de la komarko Alto Gállego (kies ĉefurbo estas Sabiñánigo mem) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono). Fakte ĝi estas unu el pli ol 50 loĝlokoj de Sabiñánigo, kiu estas la municipo kiu enhavas pli da loĝlokoj en la provinco.

Bentué de Nocito
loĝloko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 20′ N, 0° 13′ U (mapo)42.32527778-0.21611111000001Koordinatoj: 42° 20′ N, 0° 13′ U (mapo) [+]
Alto 840 m [+]
Bentué de Nocito (Provinco Ŭesko)
Bentué de Nocito (Provinco Ŭesko)
DEC
Bentué de Nocito
Bentué de Nocito
Situo de Bentué de Nocito
Bentué de Nocito (Hispanio)
Bentué de Nocito (Hispanio)
DEC
Bentué de Nocito
Bentué de Nocito
Situo de Bentué de Nocito

Map

vdr

La loĝloko Bentué de Nocito (840 msm) estas en la plej suda parto de la municipo nome sur la nordo de la montaro Guara, ene de la protektita periferia areo de la Natura Parko Sierra kaj Cañones de Guara. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun deklivaj ardezaj tegmentoj, kaj tre tipaj konustrunkaj kamenoj. Okcidente estas Nocito, nun en Nueno.

Historio redakti

Meze de la 19-a jarcento ĝi havis propran municipon, sed poste ĝi estis absorbita. Fine de la 19-a jarcento oni ekkonstruis fervojon konektantan Zaragozon kun Francio tra Canfranc, kiu revivigis la lokon, sed poste la loĝantaro malaltiĝis pro alurba migrado kaj malalta naskindico kaj dum la dua duono de la 20-a jarcento senhomiĝis. Fakte dum la Hispana Enlanda Milito, Bentué de Nocito suferis pro operacoj de la batalo de Sabiñánigo —inter septembro kaj novembro de 1937—. Pli forta respublika truparo konkeris lokojn, sed ne la celitan ĉefurbon Sabiñánigo, dum totalaj homperdoj estis preskaŭ 6 000 (pli inter frankistoj).

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado kaj en la areo ĉefe pro la milito, kaj ĉe Bentué de Nocito oni malaltiĝis ĝis nuna nur unu loĝanto (2019).

Aktualo redakti

La ĉefa ekonomia enspezofonto tradicie estis malgrandaj agrikulturo kaj brutobredado, sed lastatempe la komarko turnis sin ankaŭ al kreskanta turismo ligita al la pirenea akso (valoj de Tena kaj de Aragón) kaj al la proksimeco al Sabiñánigo. Ĉefaj altiraĵoj estas naturaj lokoj. Proksime estas la ruinoj de la preĝejo de Sankta Marteno kaj la ermitejo de Can de Used.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti

  • [http:// Oficiala retejo]