Bergelmio (luno)
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bergelmio. |
Bergelmio estas neregula satelito de Saturno, ano de la norda grupo, do kun retrograda orbito.
Bergelmio | |
Natura satelito de Saturno (XXXVIII) | |
Aliaj nomoj | Saturno XXXVIII |
Historio | |
Malkovrintoj | Scott S. Sheppard kaj lia teamo[1] |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
12-a de decembro 2004 (unuaj observoj) Mauna Kea |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 19 372 200 km[2] |
Discentreco | 0,152 |
Klinangulo | 157° (rilate al la ekliptiko) 142° (rilate al la saturna ekvatoro) |
Periodo | 1006,66 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 6 km |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 24,2 |
MalkovroRedakti
Observinte ĝin de la 12-a de decembro 2004 ĝis la 9-a de marto 2005, Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Brian G. Marsden kaj Jan Kleyna anoncis ĝian malkovron la 4-an de majo 2005. Ĝi ricevis maldaŭran nomon S/2004 S 15.
NomoRedakti
Ĝi ricevis en 2007 la nomon de Bergelmio[3], laŭ Bergelmir, giganto de glacio en la nord-ĝermana mitologio.