Bernard Drévillon

franca fizikisto

Bernard DRÉVILLON, naskiĝinta la 2an de februaro 1946 en Saint-Gildas-de-Rhuys, estas franca fizikisto. Li estas direktoro de esplorado en la Politeknika Lernejo, kaj specialigita en fiziko de la mallarĝaj tavoloj kaj de la nanomaterialoj.

Bernard Drévillon
Bernard Drévillon en la Politeknika Lernejo en 2012
Persona informo
Naskiĝo la  2-an de februaro 1946(nun 1946-02-02)
en Saint Gildas de Rhuys, France
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo fizikisto • scienca esploristo vd
Laborkampo Fiziko
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li gajnis la Medalon Argentan de la CNRS en 1995, kaj estis levita al la rango de Kavaliro de la Honora legio kaj Oficiro de la  Palmordeno. Bernard Drévillon ricevis la titolon de Fellow de SPIE, internacia societo de optiko kaj fotoniko.

Biografio redakti

Bernard Drévillon estas doktoro pri Fizikaj Sciencoj de la Universitato de Orsay; li komencis sian sciencan karieron en la fiziko de la altaj energioj de 1969 ĝis 1979.

Inter 1999 kaj 2012 li estis direktoro de la laboratorio pri fiziko de la interfacoj kaj de la mallarĝaj tavoloj (PICM)[1] ĉe la Politeknika Lernejo.[2]

Specialisto de la fotovoltaikaj aplikoj en mallarĝaj tavoloj baze de silicio, Bernard Drévillon estas inter la fondintoj de la teamo de komuna esplorado inter la PICM kaj la kompanio TOTAL kaj unu el la portantoj de la projekto de Fotovoltaika Instituto de Francilio (IEED)[3].

Bernard Drévillon publikigis pli ol 250 artikolojn en internaciaj revuoj kaj deponis 25 patentojn. Li estas la chefeldonisto de la revuo European Physical Journal - Applied Physics[4].

Bernard Drévillon estas Asociita Profesoro ĉe la Politeknika Lernejo, vicprezidento de la Departemento de Fiziko kaj responsulo de la Internaciaj Magistraj Studoj «Renewable Energy Science and Technology» .

Referencoj redakti

  1. Laboratoire de Physique des Interfaces et Couches Minces. Arkivita el la originalo je 2013-06-29. Alirita 2017-11-20.
  2. École Polytechnique - Bernard Drévillon (france). École Polytechnique (2013-03-27). Arkivita el la originalo je 2013-12-03. Alirita 2024-03-16.
  3. Institut Photovoltaïque d’Île-de-France (IPVF). Arkivita el la originalo je 2018-10-04. Alirita 2017-11-20.
  4. The European Physical Journal - Applied Physics