Bernov (Krajková)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bernov

Bernov (germane Bernau) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Krajková, troviĝanta en distrikto Sokolov. Ĝi situas en Naturparko Leopoldovy Hamry. Estas ĉi tie registritaj 8 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 8 loĝantoj.

Bernov
germane Bernau
vilaĝo
Bernov, domo n-ro 5
Oficiala nomo: Bernov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Sokolov
Administra municipo Krajková
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Domoj 8
Situo Bernov
 - alteco 640 m s. m.
 - koordinatoj 50° 13′ 59″ N 12° 30′ 38″ O / 50.23306 °N, 12.51056 °O / 50.23306; 12.51056 (mapo)
Katastro 12,8 km² (1 280 ha) Leopoldovy Hamry
Loĝantaro (2021)
Denseco 0,63 loĝ./km²
Unua skribmencio 1654
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 357 09
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bernov (Krajková)
Portalo pri Ĉeĥio

Konsisto de la vilaĝo estas ankaŭ teritorio de la eksa domaro Leopoldovy Hamry (germane Leopoldshammer), kiu situis nordokcidente de Květná. La domaro pereis en konekso kun konstruado de valbaraĵo Horka en duono de la 1960-aj jaroj.

Bernov situas en katastra teritorio Leopoldovy Hamry kun areo 12,8 km².

Naturrilatoj redakti

Krajková etendiĝas sur deklivoj de cismontaro de Ercmontaro sinkantaj direkte al Sokolova baseno. Komune kun ĉirkaŭaj domaroj ĝi situas sur mikaj ardezoj de ercmontara fundamento.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1654.

La viroj perlaboris kiel arbohakistoj aŭ ili okupiĝis per produktado de perlamotaj butonoj. Restoj de konkoj por la produktado de la perlamotaj butonoj eblas trovi en la domaro kaj pli vasta ĉirkaŭaĵo. La virinoj plimulte laboris hejme, kiel hejmaj laboroj ili ofte produktis puntojn.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869416
1880396
1890302
1900315
1910281
1921296
JaroLoĝantoj
1930308
195089
196148
19708
19803
19910
JaroLoĝantoj
20011
201123
20218

Memorindaĵoj redakti

Ununura arkitektura memorindaĵo estas domo n-ro 5 el la jaro 1799. Temas pri plektita konstruaĵo kun tipa trabfakaĵo en la ŝildoj. En tiu ĉi domo vivis proksimume ekde la jaro 1965 František Hořava kun sia edzino, la akademia arkitekto de Brno.

Pluaj fotoj redakti