C. Bertelsmann

germanlingva libroeldonejo
(Alidirektita el Bertelsmann AG)

La eldonejo C. Bertelsmann - germane C. Bertelsmann Verlag - estas germanlingva libroeldonejo. Ĝi fondiĝis en 1835 en Gütersloh, ekde la jaro 1972 havas sian centran sidejon en Munkeno, kaj estas parto de la eldona grupo Random House de la konzerno Bertelsmann AG, kiu kreskis el la eldonejo.

C. Bertelsmann Verlag
C. Bertelsmann Verlag

eldoneja stando en la frankfurta librofoiro 2012
eldonejo • libroeldonejo vd
Dum 1835 - nekonata/nuntempe
Fondita 1835 en Gütersloh
Sidejo Munkeno (ekde 1972)
Lando Germanio
TTT la eldonejo C. Bertelsmann en la nuna eldongrupa retejo randomhouse.de
vdr

La presisto kaj librobindisto Carl Bertelsmann la 1-an de julio 1835 en la urbeto Gütersloh en orienta Vestfalio fondis eldonejon, en kiu li publikigis precipe kristanisman kaj teologian literaturon kaj ekleziajn kantarojn. Lia filo Heinrich Bertelsmann kaj ties bofilo Johannes Mohn daŭrigis tiun tradicion, sed ampleksigis la eldonejan programon je porlernejaj libroj kaj je romanoj por adoleskuloj. Heinrich Mohn, kiu transprenis la eldonejon en 1921, pliampleksigis la programon je beletra literaturo. Ekde la jaro 1928 la eldonejo publikigis serion de aparte popularaj romanoj je escepte malalta vendoprezo. En la jaro 1935, en kiu la eldonejo celebris la 100-jaran jubileon, ĝi havis 150 dungitojn. En la tempo de nazia Germanio la eldoneja firmao kunlaboris kun la diktatora reĝimo (la artikolo pri la konzerno Bertelsmann AG pri tio informas pli detale), en la Dua Mondmilito la eldonejaj konstruaĵoj pro bombado komplete detruiĝis, kaj la firmao reekfunkciis nur en 1947, je permeso de la brita armea administrado de la urbo, gvide de Reinhard Mohn. Per la fondiĝo de la literatura klubo Bertelsmann Lesering ("Bertelsmann-legocirklo"), poste renomita Bertelsmann Club ("Bertelsmann-klubo"), kies membroj je favore malalta kotizo plurfoje jare aĉetis romanon poŝte senditan al la privata adreso, la eldonejo ekde 1950 rapide kreskis ĝis unu el la gvidaj libroeldonejoj de Germanlingvio. La eldona programo ampleksiĝis je faka literaturo kaj aliaj nefikciaj verkaĵoj. En 1972 (la jaro de la somera olimpiko en Munkeno) la eldonejo translokiĝis al la bavaria ĉefurbo Munkeno, kaj daŭrigis sian ekonomian kreskon. Delonge la libroklubo estas nur aldona komercilo de la eldonejo, kaj la publikaĵoj kompreneble disvastiĝas ankaŭ tra tradiciaj librovendejoj kaj tra retaj libroservoj.

Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la firmao kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.

Kiam en la 1990-aj jaroj publike aperis kritikaj demandoj pri la rolo de la eldonejo Bertelsmann kaj ties gvidantoj en la epoko de nazia Germanio, la konzerno Bertelsmann AG instigis sendependan historian komisionon, je la gvido de la historiistoj Saul Friedländer kaj Norbert Frei, de la teologo Trutz Rendtorff kaj de la literatursciencisto Reinhard Wittmann. La komisiono eklaboris en 1998, en 2000 publikigis provizoran kaj en 2002 definitivan raporton.

Literaturo redakti

  • Saul Friedländer, Norbert Frei, Trutz Rendtorff, Reinhard Wittmann: Bertelsmann im Dritten Reich (la eldonejo en la epoko de nazia Germanio). C. Bertelsmann 2002. ISBN 978-3-570-00711-2.
  • Saul Friedländer, Norbert Frei, Trutz Rendtorff, Reinhard Wittmann: Bertelsmann 1921 - 1951 Gesamtverzeichnis (kompleta eldoneja programo 1921 ĝis 1951). C. Bertelsmann 2002. ISBN 978-3-570-00711-2.

Eksteraj ligiloj redakti